Itzehoe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
blazono de la komunumo situo en Germanio
Bazaj datumoj
federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
distrikto: Steinburg
areo: 28,03 km²
koordinatoj: 53° 55' Norde, 9° 31' Oriente
alteco: 22 m super marnivelo
loĝantoj: 32 258 (fine de decembro 2022)
poŝtokodo: 25501-25524
telefona kodo]: 0 48 21
aŭta kodo: IZ

Itzehoe estas urbo en Germanio, en la federacia lando Ŝlesvig-Holstinio. Ĝi situas en la distrikto Steinburg kaj estas ties administra centro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 32 258 loĝantojn.

la urbocentro de Itzehoe


La urbo troviĝas borde de la rivero Stör, ŝipebla alfluaĵo al la rivero Elbo, 51 kilometrojn nordokcidente de Hamburgo kaj 24 kilometrojn norde de Glückstadt.

La preĝejo St. Laurentii el la 12-a jarcento, la kastelo Breitenburg, monaĥejo el la jaro 1256, la urbodomo de 1695 kaj historia urbokerno ĉirkaŭ ĝi, kaj ankaŭ prahistoria ĝermana tombejo el la epoko de 1500 a. K. estas vizitindaĵoj. La urbo estas prospera komercejo.

Itzehoe estas la plej malnova urbo en Holstinio. Ĝia kerno estis kastelo, defendocele kontraŭ la danoj konstruita dum la jaro 809 ordone de Egbert, unu el la dukoj de imperiestro Karolo la Granda. La komunumo kreskis kaj estis nomata Esseveldoburg, Eselsfleth kaj Ezeho. Dum 1201 la urbo detruiĝis, sed rekonstruiĝis dum 1224. La nova urbo ricevis urbajn rajtojn dum 1238, kaj la malnova urbo dum 1303. Dum la tridekjara milito Itzehoe dufoje estis detruita fare de la sveda armeo, sed estis dufoje rekonstruita. Kadre de la dukejo Ŝlesvig-Holstinio ĝi transdoniĝis al Prusio dum 1867.

La plej malalta punkto de Germanio en la aluvia grundo Wilstermarsch troveblas proksime de la urbo, en alteco de 3,54 metroj sub la marnivelo.

En la urbocentro troviĝas la interesa Muzeo Prinzesshof.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la urbo