Iuj aeronaŭtikaj mallongigoj
El Vikipedio
En la aviada trafiko (ĉu en la civila, ĉu en la milita, kaj an la „ĝenerala aviado“ – plej ofte sporta aviado) ekzistas eble miloj da mallongigoj. Tiu ĉi listo montras nur tiujn la plej ofte uzatajn en la internacia civila aviado kadre de ICAO.
- a/c = aera flugaparato
- ACAS = kontraŭ-kolizia flugaparata sistemo
- a/d = aerodromo
-
-
- NOTO: Oni distingas AERODROMO = la dromo (trafika tersurfaco por movoj) + necesaj teĥnikaj konstruaĵoj, kaj AEROPORTO aŭ :FLUGHAVENO, kiu estas aerodromo ekipita por akcepti PASAĜEROjn kaj VAROjn (en:Cargo).
-
- amsl = super MSL (meza mar-alto)
- a/p = aeroplano
- ATC = flugtrafika kontrolo
- ATS = flugtrafika servo
- c/l = centra linio de RWY (=dromo)
- DA/H = decida altitudo/alto (rilatas al THR)
-
-
- NOTO: oni devas nepre distingi inter altitudo (=alteco super maro; en:altitude) kaj alto (=alteco super tero; en:height)
-
- DER = forfluga fino de RWY (=dromo)
- DME = distanc-mezura ekipaĵo
- DR = dedukta rekonado (maniero de navigado per kalkulado, en la angla en:Dead reckoning)
- FAF = fina alfluga fikso (=punkto neligita al tero, difinita elektronike)
- FAP = fina alfluga punkto
- FMS = flug-konduka sistemo
- FMC = flug-konduka komputilo, ene de a/c (aviadilo; aera flugaparato)
- GP = glisvojo
- HL = perdo de alto
- IAF = komenca alfluga fikso
- IAS = indikita aerrapido (=rapido de aviadilo indikita per rapidometro; la relativa rapido de aerfluo rilate al la avio, negative influita de la aviokonstruo – vidu ankaŭ TAS)
- IF = meza alfluga fikso
- IFR = laŭinstrumentaj flugreguloj
- ILS = laŭinstrumenta alteriĝa sistemo (sistemo de precizaj radiofarosoj)
- IMC = laŭinstrumentaj meteokondiĉoj
- ISA = internacia norma atmosfero (ideala konvencia modelo de atmosfer-tavoloj)
- LLZ = lokalizilo (ILS)
- MAPt = punkto de malsukcesa alflugo
- MDA/H = minimuma descenda altitudo/alto (vidu NOTOn ĉe DA/H)
- MM = meza markilo (=radioelsendilo indikanta perpendikle al la superfluganta avio la ĵusan pozicion super la markilo)
- MOC = minimuma klara alto (en:Clearance) super obstakloj
- MSA = minimuma MOC en sektoro de aerodromo
- MSL = meza mar-alto
- NDB = nedirekta faroso (=radioekipaĵo elsendanta navigsignalojn por avioj)
- OCA/H = klara altitudo/alto super obstakloj (vidu NOTOn ĉe DA/H)
- OM = ekstera markilo (vidu la intekrampon ĉe MM)
- PAR = preciza alfluga radaro
- PDG = propona ascend-gradiento
- QFE = Q-kodo por: atmofera premo ĉe a/d elevacio (aŭ ĉe THR)
- QNH = Q-kodo por: altometra sub-skala alĝustigo por ricevi elevacion(=altitudon de la aerodromo), kiam la avio estas surtere
- RDH = referenca datum-alto por ILS
- RNAV = spaca navigado (ĝi rilatas al VOR-navigado ekster aerivojoj)
- RSR = sur-voja superrigarda radaro
- RWY = dromo, kurvojo; la ŝoseo por aeroplana ekkuro (=la komenca fazo de ekflugo) kaj finkuro (=la fina fazo de alteriĝo, post surteriĝo, t.e. post tuŝo de la aeroplanaj radoj teren)
- SOC = komenco de ascendo ĉe malsukcesa alflugo
- SID = norma instrumenta forflugo
- STAR = norma instrumenta alflugo
- TAS = vera aerrapido (=la IAS-rapido korektita por la eraroj; vidu ankaŭ IAS)
- THR = RWY komenco (=droma komenco)
- TP = turna punkto ĉe malsukcesa alflugo
- VFR = laŭvidaj flugreguloj
- VHF = tre alta frekvenco
- VOR = VHF ĉiudirekta radiodistanco (sistemo, ekipaĵo, faroso)
Eksternaj ligoj kaj dokumentoj [redakti]
- Aviada Terminaro, verkita de Gilbert R. LEDON, 286 paĝoj.
