Ius ad bellum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ius ad bellum esprimas en la katolika morala teologio nocion rajto je milito. Per tiu ĉi esprimo estas esprimita la rajto de ŝtatoj gvidi la justan militon, aŭ jam atakeman aŭ jam defendeman. la milito estas ekstrema maniero, per kiu eblas solvi la disputojn inter la nacioj, sed iam ĝi estas ununura kaj necesa rimedo por atingi la rajton.

Ius ad bellum supozas, ke la milito okazas eksplicite por justa celo, per kiu estas renovigo de ordo inter la nacioj.

Kondiĉoj de la justa rajto por la milito:

  1. proklamo de laŭleĝa aŭtoritato
  2. justa kaj adekvata kaŭzo
  3. neceseco kaj neevitebleco (la milito estas la lasta rimedo)
  4. verŝajna espero por sukceso (ne estas permesite gvidi la militon, kiu ne havas esperon pri sukceso)

El la donitaj kondiĉoj do rezultas, ke plenumas ilin kutime nur la defendemaj militoj. Sed ankaŭ estas necese malkonsenti kun radikala pacifismo, kiu rifuzas eĉ la justan militon.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la supre menciitaj kondiĉoj por kelkaj kritikantoj estas facile pruvi, ke kelkaj militoj konsiderataj justaj laŭ diversaj institucioj povus ne esti tiaj, ĉar tre ofte ne estas ĝenerala interkonsento pri ĉefe unua kaj dua kondiĉoj. Ekzemple por plej parto de ŝtatoj, Unuiĝintaj Nacioj estas sufiĉe laŭleĝa aŭtoritato, sed por kelkaj fakuloj ne tiom, ĉar ĝi ekzistas nur ekde la fino de la Dua Mondmilito kaj el ties fino. Krome la "justa kaj adekvata kaŭzo" povas esti konsiderata tia aŭ maltia, ekzemple antaŭ kaj post la invado de Irako farita de Usono kaj aliaj landoj: dekomence la ekzistado de precizaj amasarmiloj (inter aliaj tiam menciitaj kaŭzoj) kaj la intencoj de la tiam iraka prezidento kialis tiun invadon; post ĝi la evidento de la ekzisto de tiuj armiloj malaperis.