Iván (település)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Iván estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Sopron-Fertőd.

La komunumo estas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Flankovoje Csepreg kaj Bük estas proksime.

Pli frue romianoj loĝis tie. Arbaro ĉirkaŭas la vilaĝon, sed estas ankaŭ fiŝkaptistaj lagoj.

Vidindaĵoj estas preĝejo omaĝe al Sankta Andreo el 1820 kaj klasikisma kastelo de Széchenyi el 1830, kiu estas nun lernejo.