Iván Nagy (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Nagy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1824 (1824-06-18)
en Balassagyarmat
Morto 26-an de oktobro 1898 (1898-10-26) (74-jaraĝa)
en Horpács
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary
Okupo
Okupo genealogo • historiistoarkivisto • heraldist • polisto
Verkoj Magyarország családai: czímerekkel és nemzékrendi táblákkal
vdr

Iván NAGy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Iván estis hungara historiisto, bibliotekisto, heraldikisto, juristo, membro (korespondanta en 1858, ordinara en 1874) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis felsőgyőri [felŝOdjOri].

Iván Nagy

Iván Nagy [1] Arkivigite je 2015-06-26 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 18-an de junio 1824 en Balassagyarmat. Li mortis la 26-an de oktobro 1898 en Horpács.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Nagy komence lernis en Eger, Esztergom, Vác, Losonc, fine li studis juron en reĝa jura akademio de Pozsony. Ekde 1845 li helpis kolekti popolkantojn al János Erdélyi. Post la jura diplomo li iĝis juĝeja juristo. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1848, tial post falo de la liberecbatalo li kaŝiĝis, poste li estis familia edukisto. Li translokiĝis al Italio, kie li esploris historiajn fontojn pri Hungario. En 1853 li ricevis amnestion, tial li hejmenvenis kaj fondis advokatan kontoron en sia naskiĝurbo. Inter 1855 kaj 1870 li estis bibliotekisto de Universitata Biblioteko (ELTE), en 1855 li edziĝis. Ekde 1870 li estis redaktoro de la parlamenta periodaĵo. Ekde 1878 pro sanstataj problemoj li vivis en sia bieno. En 1891 li fondis muzeon en Balassagyarmat.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Hölgycsarnok (1851) - bibliografio pri famaj hungarinoj
  • Komáromi János [Thököly Imre titkárának]… törökországi diariumja s experientiaja (1861)
  • Magyarország családai czímerekkel és nemzékrendi táblákkal – ĉefverko - (1857-1868), denove en 8 volumoj en 1987, en komputila disko en 1999
  • Magyar diplomácziai emlékek Mátyás király korából (Diplomataj memoraĵoj pri erao de Matiaso la 1-a (Hungario), 4 volumoj (1875-1878)
  • Balassagyarmat (1894)
  • Nógrád vármegye története az 1544-ik évig (Historio de Nógrád (historia departemento) ĝis la jaro 1544), (1907)
  • Nagy Iván verses naplója a szabadságharc korából (1967)
  • Liber Regius - manuskripto

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Balassagyarmat

Fontoj[redakti | redakti fonton]