Iván Rakovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Rakovszky
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1885 (1885-02-05)
en Budapeŝto
Morto 9-an de septembro 1960 (1960-09-09) (75-jaraĝa)
en Jászapáti
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Jolán Sándor de Csikszentmihály
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Iván Rakovszky [rakovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rakovszky Iván estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nagyrákói kaj kelemenfalvi.

Iván Rakovszky [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1885 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de septembro 1960 en Jászapáti.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Rakovszky lernis juron en Universitato de Budapeŝto, kie li doktoriĝis. En 1907 li eklaboris en Turóc kiel subnotario. Post 2 jaroj li jam estis ĉefnotario. Inter 1910 kaj 1918 li estis parlamenta deputito, li apartenis al rondo de István Tisza. Li ankaŭ batalis en la 1-a mondmilito, poste li aliĝis al movado de István Bethlen. Dum la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al la jam okupita Supra Hungarujo, kie li defendis la hungarajn interesojn. Inter 1920 kaj 1935 li denove estis parlamenta deputito, dume inter 1922 kaj 1926 li estis ministro pri enlandaj aferoj en Kabineto Bethlen. Li multe strebis pri nova polica sistemo kaj li okupiĝis ankaŭ pri evoluo de Budapeŝto. Inter 1941 kaj 1944 li estis membro de la senato. En 1944 li estis ministro pri religio kaj eduko 2 monatojn en Kabineto Lakatos. En 1951 li devis forlasi Budapeŝton kaj vivi plu en provinco.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La minorité magyare dans la Slovaquie Conférence publique au Congrés International pour la défense des droits des peuples á Genéve (1921)
  • Széchenyi tölgyfái (1931)
  • A közig. bíráskodás tört. és elméleti háttere, valamint fejlődésének iránya (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]