Iván T. Berend

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván T. Berend
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1930 (1930-12-11) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Corvinus de BudapeŝtoUniversitato Eötvös Loránd vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Familio
Infanoj Nora Berend vd
Profesio
Okupo historiisto • universitata instruisto • ekonomikistopolitikisto vd
Laborkampo historio • politika historio • kulturhistorio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Iván T. BEREND, laŭ hungarlingve kutima nomordo Berend T. IvánBerend Tibor Iván estas hungara historiisto, ekonomikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio. Krome li havas membrecojn en la brita kaj aŭstra akademioj.

Iván T. Berend [1] naskiĝis la 11-an de decembro 1930 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván T. Berend estis en 1944 en Koncentrejo Dachau. Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1949-1953. En 1957 li iĝis doktoro pri ekonomio, dume li instruis en la universitato. En 1968 li partoprenis en la nova ekonomia reformo de Hungario, kiu fiaskis pro Sovetunio. Li estis rektoro inter 1973-1979. Fine de la 1980-aj jaroj li partoprenis en malkonstruo de la socialisma ekonomio. En 1990 li profesoriĝis en Los Anĝeleso. Li okupiĝas ĉefe pri ekonomiaj historioj de Hungario kaj Mez-Eŭropo. Li ricevis premion Kossuth en 1961, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar gazdaság száz éve 1848–1944 (Cent jaroj (1848–1944) de la hungara ekonomio) (1973)
  • Európa gazdasága 1780–1914 (Ekonomio de Eŭropo 1780–1914) (1987)
  • Transition to a Market Economy at The End of the 20th Century (1994)
  • A történelem – ahogy megéltem (La historio - kiel mi travivis) (1997)

Fontoj[redakti | redakti fonton]