Ivalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aerodomo de Ivalo

Ivalo (nordsamee Avvil, inarisamee Avveel, skoltsamee Âˊvvel) estas komunumo en finna parto de Laponio. Ĝi situas ĉe rivero Ivalo-rivero ĉ. 12 km sude de ties alfluo en la Inari-lagon. Ivalo estas la plej granda komunumo kaj administra centro de distrikto Inari. Ĉ. 3.400 el 7.000 loĝantoj de la distrikto Inari vivas en Ivalo. Tiel Ivalo estas la plej granda komunumo de norda Laponio. Ĉ. 11 km sudokcidente de la loko troviĝas la flughaveno de Ivalo, la plej norda flughaveno de Finnlando.

Originale, la komunumo, vilaĝo Inari estis la plej grava komunumo de la distrikto. Danke al rekonstruado de la laponiaj vilaĝoj - post ties detruo fare de la germana Wehrmacht en la laponia milito en 1944 dum ilia retiriĝo - Ivalo evoluis al nova distrikta centro.

Ĉ. 30 kilometrojn sude de Ivalo situas la tre populara vintra sportejo, ripozejo Saariselkä.


68.6527.55