Ivan Ŝamjakin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Ŝamjakin
Persona informo
Іван Пятровіч Шамякін
Naskiĝo 30-an de januaro 1921 (1921-01-30)
en Karma
Morto 14-an de oktobro 2004 (2004-10-14) (83-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Eastern Cemetery vd
Lingvoj belorusarusa vd
Ŝtataneco SovetunioBelorusio vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Gomel • Minsk Higher Party School vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Infanoj Tatsyana Shamyakina vd
Profesio
Okupo verkistopublikigistodramaturgo • literaturkritikisto • scenaristoredaktoropolitikisto • functionary vd
Laborkampo literaturodramo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan Petroviĉ ŜAMJAKIN (beloruse - Іван Пятровіч Шамякін, ruse Ива́н Петро́вич Шамя́кин) naskiĝis la 30-an de januaro 1921 en vilaĝo Karma, Homela regiono, Belorusio, mortis la 14-an de oktobro 2004 en Minsko. Li estis fama belorusa verkisto, dramaturgo kaj politikisto, kiu ekde 1971 ĝis 1985 estis prezidanto de Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ivan naskiĝis en malriĉa kamparana familio. Lia patro nomiĝis Petro Minoviĉ Ŝamjakin, patrino - Sankletia Stepanovna. Post fino de sepjara mezlernejo, li plu studis en Homela teknika kolegio. En 1940 li diplomiĝis kiel teknikisto de konstruaj materialoj kaj komencis labori en la brikejo de Bjalistoko (tiam BSSR, nun Pollando).

Ekde 1940 li militservis en la Ruĝa armeo kiel artileristo kaj partoprenis en multaj bataloj dum la Dua Mondmilito ĉe Murmansko, en liberigado de Pollando de nazioj, en bataloj ĉe rivero Odro ktp.

Post militeksiĝo oktobre de 1945 Ivan Ŝamjakin laboris kiel instruisto de la belorusa lingvo kaj la nacia literaturo en lernejo de vilaĝo Prokopovka, Homela regiono. Samtempe li studis en Homela pedagogia universitato senĉeeste.

Poste li kelkjare laboris kiel ĉefredaktoro de la Belorusa Ŝtata Eldonejo. Ekde 1954 li estis vic-prezidanto de Verkista Unio de BSSR.

En 1980 li multe klopodis pri aperigo de "Belorusa Soveta Enciklopedio" kiel ĉefredaktoro de la samnoma eldonejo.

En 1994 lin oni elektis kiel akademiano de la Belorusa Nacia Akademio.

Lia edzino nomiĝis Maria Filatovna. La geedzoj havis tri filinojn: Lipa (1941), Tatiana (1948) kaj Olesja (1960).

Ivan Ŝamjakin mortis la 14-an de oktobro 2004 kaj estas sepultita en Orienta tombejo de Minsko.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

En (19631985) Ivan Ŝamjakin estis deputito kaj en (1971 - 1985) prezidanto de Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko. En (19801989) li ankaŭ estis deputito de Supera Soveto de Sovetunio. En 1963 kiel membro de delegacio de Belorusa SSR li partoprenis en laboro de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Li debutis dum Granda Patriota milito, kiam aperis liaj eseoj kaj versoj en la armea gazeto "Norda Sentinelo". Post ĝia fino li verkis en la belorusa lingvo rakonton "En la neĝa dezerto".

Kelkaj ĉefverkoj (romanoj)[redakti | redakti fonton]

  • Profunda fluo (1949)
  • Bonan horon (1953)
  • Koro sur manplato (1964)
  • Neĝplenaj vintroj (1970)
  • Atlantoj kaj kariatidoj (1974)- filmita en 1980
  • Prenas vian doloron (1979)
  • Petrogrado-Bresto (1983)
  • Zenito (1987)

Kelkaj ĉefverkoj (dramoj)[redakti | redakti fonton]

  • Ne konfidu al silento (1957)
  • Infanoj de unu hejmo (1967)
  • Forpelo de putino (1961)
  • Batalo sur herbejo (1972)
  • Aŭtuna ekzameno (1973)
  • Ora medalo (1979)
  • Kaj birdoj silentiĝis (1977)

Kelkaj ĉefverkoj (film-scenaroj)[redakti | redakti fonton]

  • Krinici (1964)
  • Pano odoras je pulvo (1974)
  • Komercistino kaj poeto (1978)
  • Prenas vian doloron (1980)

Entute dum lia verkado, kiu daŭris ĉirkaŭ sesdek jarojn, aperis 130 verkoj, kies eldonkvanto superis 25 milionojn da ekzempleroj.

Memoro[redakti | redakti fonton]

En Minsko, ĉefurbo de Belorusio, ekzistas strato kun momo Ivan Ŝamjakin. La Ŝtata Pedagogia Universitato de urbo Mazir portas nomon de Ivan Ŝamjakin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]