Ivan Bahrjanij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Bahrjanij
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1906 (1906-09-19)
en Oĥtirka,  Rusia Imperio
Morto 25-an de aŭgusto 1963 (1963-08-25) (56-jaraĝa)
en Neu-Ulm, Bavario,  Okcidenta Germanio
Tombo Neu-Ulm vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukrainarusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioOkcidenta Germanio vd
Partio Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto • verkisto vd
Aktiva en Neu-Ulm vd
Aktiva dum 1925– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bahrjanij, Ivan (ps. de Ivan Lozovjagin aŭ Lazoviahin) ukraine Іван Багряний (1906-1963) estis ukraina poeto kaj prozisto. Li naskiĝis en nordukraina urbeto Oĥtirka, kiam li estis 14-jara bolŝevikoj en lia ĉeesto mortigis liajn onklon kaj avon. Studis en Kijiva Arta Instituto, sed ne diplomiĝis. En la 1920-aj jaroj li aperigis 4 poem-kolektojn, poeto-romantiko. En 1932 li estis arestita en Ĥarkivo kiel ukraina naciisto kaj forsendita en Malproksiman Orienton. Post du jaroj li forkuris de koncentrejo kaj revenis Ukrainion. Li estis denove arestita kaj malliberigita en Ĥarkivo. Dum la Dua Mondmilito li loĝis en Oĥtirko, Ĥarkivo, Kievo, Lvivo, laboris por propaganda servo de la Ukraina Ribela Armeo. Post la milito li loĝis kaj mortis en la okcidenta Germanio.

Ĉefaj aŭtobiografiaj romanoj de Bahrjanij:

  • La tigrokaptistoj;
  • (1950) Sad Hetsymanskyi (Ĝardeno Getsimanea) pri la sovetiaj gulagoj, 20 jaroj antaŭ ol raportis Aleksander Solĵenicin pri ili.

Ambaŭ romanoj estis filmigitaj en la 1990-aj jaroj de la 20-a jarcento, tradukitaj multlingven.

Ĝardeno Getsimanea en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Por Ukraina Antologio fragmenton de "Ĝardeno Getsimanea" esperantigis Viktor Pajuk.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aleksander Solĵenicin

Holodomoro

Vasil Barka