Ivan Demjanjuk
El Vikipedio
Ivan DEMJANJUK aŭ John Demjanjuk (ukraine: Іван Миколайович Дем'янюк; ruse Иван Михайлович Демьянюк; naskiĝis la 3-an de aprilo 1920 en Dubovi Maĉarinsji ĉe Koziatin en Ukrainujo, mortis la 17-an de marto 2012 en Bad Feilnbach apud Rosenheim), kromnomita Ivan la Terura (ruse: Иван Грозный), estas eksgardisto de ukrainaj koncentrejoj dum la Dua mondmilito.
La 30-an de novembro 2009 en Munkeno (Germanujo) komenciĝis la juĝafero kontraŭ Ivan Demjanjuk. Oni akuzis lin pri militkrimoj dum la Dua mondmilito, kiam Demjanjuk, laŭ aserto de la akuzistoj, servis kiel gardisto en la naziaj koncentrejoj Sobibor, Treblinka k.a., kaj havis la kromnomon Ivan Terura pro sia krueleco.