Ivan Gonĉarov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Goncharov Ivan Aleksandrovich-2.jpg

Ivan Aleksandroviĉ Gonĉarov (ruse Иван Александрович Гончаров) naskiĝis la 18-an de junio 1812 (n.s.) en Simbirsko (nune Uljanovsko) situanta ĉe bordo de Volgo, en familio de riĉa negocisto. Li mortis la 27-an de septembro 1891 en Sankt Peterburgo. Li estas granda rusa verkisto. Lia familia nomo Gonĉarov estas derivaĵo de la rusa vorto "Gonĉar" t.e. "Potisto".

Lia patro, Aleksander Ivanoviĉ Gonĉarov estis grenisto. Li mortis en 1815, kiam Ivan estis triaĝa knabo. Lia patrino nomiĝis Avdotia Matvejevna. Post morto de ŝia edzo, ŝi memstare edukis kvar infanojn (du filojn kaj du filinojn). Por tio ĉi ŝi ne ŝparis monon.

Baptopatro de Ivan estis eksa maroficiro Nikolao Tregubov. Per rakontoj pri sia militservo kaj multaj ekspedicioj, li multe influis je apero de mondkoncepto de la adoleskulo. Ekde 1820 Ivan lernis en la prestiĝa pensionato situanta ĉe mala bordo de Volga rivero. Tie li multe legis kaj tiam aperis lia pasio al literaturo.

Ekde 1822 ĝis 1830 Ivan studis en moskva Komerca instituto.

En 1831 li komencis studi en moskva universitato, kiun li sukcese finis en 1835.

Poste li oficis kiel tradukisto en Ministerio pri financoj situanta en Sankt Peterburgo.

Oktobre de 1852 Gonĉarov membriĝis en la ĉirkaŭmondan ekspedicion kiel asistanto de ĝia estro – vicadmiralo Jefim Putjatin. Lia rezidejo estis fregato “Pallada”. Ĉefa celo de la malfacila, longtempa ekspedicio (ĝi daŭris du kaj duono jarojn) estis inspekto de la rusaj proprietaĵoj en Alasko, kiu tiutempe apartenis al Rusia Imperio, kaj establo de politikaj kaj komercaj interrilatoj kun Japanio, tre severe gardinta tiam siajn sendependecon kaj izolecon de ceteraj landoj de la mondo.

Ekde 1858 Gonĉarov oficis kiel cenzuristo kaj kontrolis eldonitajn librojn kaj presaĵojn en Rusio. En 1860 li iĝis akademiano de Peterburga Akademio.

En 1871 Gonĉarov eksiĝis.

Lastajn jarojn de sia longa (79j.) vivo li travivis sole en modesta apartamento el tri ĉambroj troviĝinta en Moĥovaja str., St. Peterburgo. Tie li mortis la 27-an de septembro 1891. Ivan Gonĉarov estis sepultita en tombejon de Aleksander Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo. Li ne estis edzo kaj havis neniun filon.

Liaj ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ordinara historio (1847) (ruse Обыкновенная история);
  • Fregato “Pallada” (1854) (ruse Фрегат "Паллада");
  • Oblomov (1859) (ruse Обломов);
  • Krutaĵo (1869) (ruse Обрыв);

Kelkaj liaj verkoj enestas en lernolibroj en moderna Rusio.

Oblomovismo[redakti | redakti fonton]

Protagonisto de lia romano “Oblomov”, Ivan Iljiĉ Oblomov, per volo de la aŭtoro, donis sian nomon al eldiro “oblomovismo” (ruse “oбломовщина”). Ĝin oni uzas por difini certajn negativajn trajtojn de iuj reprezentantoj de la rusa etno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]