Ivan Mazepa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ivan Stepanoviĉ Mazepa (ukraine Іван Степанович Мазепа; * ĉ. 1644 en Masepinzi, Kijiva provinco ; † la 22-an de septembro 1709 en Tighina - ruse, turke kaj germane Bender - en la teritorio de la nuna ŝtato Moldavio) ekde la jaro 1687 estis gvidanto (hetmano respektive "atamano") de la ukrainaj kozakoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

la puno de la juna Ivan Mazepa, olea pentraĵo de Théodore Géricault ĉirkaŭ la jaro 1820

Ivan Mazepa kiel sepjarulo kiel paĝio venis al la kortumo de la reĝo Johano la 2-a Kazimiro de Pollando kaj Grandduko de Litovio al Varsovio. Kiam li flirtis kun la edzino de la reĝo, li estis nudigita kaj ŝnure ligita al la dorso de sia propra ĉevalo, kiu estis liberigita kaj ekgalopis – tiun punon li pretervivis kun multaj vundiĝoj. Li estis portita al la ukraina parto de la Grandduklando Litovio kie li iĝis ano de la kozakoj kaj baldaŭ estis la helpanto de la kozaka ĉefo Ivan Samoiloviĉ. Kiam tiu estis senpostenigita dum julio 1687 de la kozakoj, oni unuanime elektis lin la nova kozaka ĉefo – sekve li ekportis la titolon hetmano (respektive "atamano").

En tiu pozicio li fortigis sian potencon inter la kozakoj kaj ekstere, kaj protektis la limojn de la Grandduklando Litovio kontraŭ la armeoj de la Otomana Imperio kaj de la tataroj.

Kiam la armeo de la rusia caro Petro la Granda atakis la Otomanan Imperion, la kozaka armeo de Ivan Mazepa estis al li granda helpo. Ripete la kozaka gvidanto estis akuzita pri kontraŭrusa kaj ribela sinteno, sed la caro havis senkondiĉan fidon pri la aliancano. Tamen Ivan Mazepa kaj liaj kozakaj kunbatalantoj pli kaj pli pensis pri sendependiĝo kaj de Pollando-Litovio kaj de Rusio.

Ivan Mazepa kiel kozaka gvidanto

Dum la jaroj 1704 kaj 1705 en la Granda Nordia Milito li ankoraŭ batalis flanke de la pola reganto Stanislao la 1-a Leszczyński, sed post la interkonsento de la Traktato de Altranstädt li ofertis al la sveda reĝo Karolo la 12-a aliĝi al ties flanko. Sed kiam li unuigis sian soldataron kun la sveda dum oktobro 1708, li nur kunportis 7.000 kozakajn batalistojn, multe malpli ol la svedoj atendis.

Petro la Granda simbole pendigis la portreton de Mazepa ĉe pendumilo, kaj la Rusa Ortodoksa Eklezio proteste ekskomunikigis lin. La armeo de Aleksandr Menŝikov sturmis lian ĝistiaman rezidejon Baturin kaj neniigis ĉiujn konstruaĵojn tie. La sveda armeo de Karolo dume pliproksimiĝis al la urbo Poltava kaj pro la diplomatia lerto de Ivan Mazepa gajnis la Zaporiĵajn kozakojn kiel aliancanojn. En la batalo de Poltavo dum la jaro 1709 kun Ivan Mazepa flanke de la sveda armeo tamen nur batalis 3000 kozakoj. La resto de la kozakoj sub la gvidantoj Ivan Skoropadskij batalis je la flanko de la rusia armeo.

La perdita batalo ĉe Poltavo neniigis la lastajn esperojn de Mazepa. Li kune kun la sveda reĝo fuĝis al la teritorio de la Otomana Imperio, kie li en la urbo Tighina (ruse, turke kaj germane Bender) en la teritorio de la nuna ŝtato Moldavio li mortis la 22-an de septembro 1709. Lia kamarado Pilip Orlik daŭrigis lian batalon kun otomana armea ekde la jaro 1711.