Ivan Naumov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Naumov
esperantisto, prozisto, poeto, scenaristo, sciencfikcia verkisto
esperantisto, prozisto, poeto, scenaristo, sciencfikcia verkisto
Persona informo
Naskiĝo 20-a de septembro 1971
en Moskvo, USSR
Nacieco Rusio
Lingvoj Esperantorusaanglaitala vd
Ŝtataneco Rusio vd
Profesio
Okupo esperantisto • prozisto • poeto • scenaristo • sciencfikcia verkisto vd
Aktiva dum 1992– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan Sergeeviĉ Naumov (ruse Иван Сергеевич Наумов) estas rusia esperantisto. Naskiĝis en 1971 en Moskvo.

Ivan estas edukita inĝeniero-optikisto, kiu profesie okupiĝis pri internacia turismo kaj nun okupiĝas pri transportado de danĝeraj ŝarĝoj. Li estas esperantisto ek de 1990. En 1992-1993 eldonis Pado Sunen - literaturan suplementon al informilo Jene, eldonita en Ĉeboksari. Naumov komencis verki tuj lerninte Esperanton. Elrusigis versojn de Nikolaj Gumilov, poste aliajn poetojn de la rusa Arĝenta Epoko. Ekverkis originale en 1991. Lia originala poezio iom proksimas al la kreado de E.Miĥalskij. En 1995 aperis lia trilingva (E-a, rusa kaj angla) versaro Plejo. Premiita en poezia konkurso de Litova Stelo en 1995.

En 2006 jaro li finis la Superajn literaturajn kursojn en Literatura instituto "Gorjkij" (prozo, la ruĝa diplomo en semenario de E.Sidorov). Ivan estas mltfoja gajninto de literaturaj konkursoj "Мини-Проза", "Русский Эквадор", "Творческая мастерская". Liaj ruslingvaj fikciaj verkoj estas publikitaj en revuoj "Полдень, XXI век", "Если", "Реальность фантастики". Liaj ruslingvaj fikciaj rakontoj estas publikitaj en rakontaroj de eldonejoj "АСТ", "Амфора", "Азбука", "У-Фактория". En 2008 jaro aperis la unua aŭtora kolekto de fikciaj rakontoj "Обмен заложниками" (eldonejo "Форум").

Premioj recevitaj de verkoj de Ivan Naumov[redakti | redakti fonton]

2008[redakti | redakti fonton]

  • Звёздный Мост - La plejbona debuta libro. La tria premoi («Бронзовый Кадуцей»), libro "Обмен заложниками".
  • Мир фантастики, Итоги 2008 - La plejbona debuta libro, libro "Обмен заложниками".

2009[redakti | redakti fonton]

  • РосКон 2009 - Novelo, rakonto - la tria premio («Бронзовый РОСКОН»),rakonto "Сан Конг" (2008).
  • 'Серебряная стрела - 2009 "Конкурсных дел мастер"

Versoj kaj kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Kantoj de OkSEJT-39 - partoprenis per kantoj kaj kantado

Rigardu ankaŭ[redakti | redakti fonton]