Ivan Susanin
Ivan SUSANIN (ruse Ива́н О́сипович Суса́нин) estas rusa popola heroo kaj martiro pereinta en 1613 dum t.n. Malklara tempo en Rusio por savi la junan caron. Liaj precizaj naska kaj morta datoj ne estas konataj.
Vintre de 1613 polaj intervenintoj provis reataki Rusion kaj rekapti Moskvon. Ĵus elektita caro Mikaelo la 1-a tiam troviĝis en vilaĝo Domnino, Kostroma provinco. Por atingi la vilaĝon en malfavoraj, vintraj kondiĉoj, la pola milittrupo prenis lokan ĉiĉeronon, maljunulon Ivan Susanin. Tiu ne volis malkovri situon de la cara rezidejo kaj direktis la konkerintojn en netraireblan arbaron. Li reale savis la junan caron, sed turmente pereis tie.
[redakti] Memoro
La heroaĵo allogis atenton de multaj rusaj verkistoj, pentristoj kaj muzikistoj. Poeto Kondratij Rilejev gloris ĝin per jenaj rimarkindaj vortoj "... ĉiu Patrolandon amas de juneco kaj animon sian per perfido ne difektos." Komponisto Miĥail Glinka omaĝis al tiuj eventoj sian operon "Ivan Susanin". En 1967 en Kostroma urbo oni starigis la monumenton (skulptisto Nikita Lavonskij) respekte al la heroo sur la Moloĉnaja Gora (Lakta Monto).
-
Teodoro Ŝaljapin ludas la rolon de Ivan Susanin
-
figuro de Ivan Susanin sur la monumento "Jarmilo de Rusio" en Velikij Novgorod
-
la rusia tri-rubla monero "Ivan Susanin en Bolŝoj-teatro" (2001)
-
monumento en Kostroma
[redakti] Eksteraj ligiloj
- http://www.ivan-susanin.org/ biografio kaj ilustraĵoj ruse
- http://susanin.kostromka.ru/en/ libro "Ivan Susanin: legendoj kaj realeco" far N. Zontikov angle, ruse
- http://www.youtube.com/watch?v=bkpCzqEfNrY epilogon de la opero "Ivan Susanin" kantas la ĥoro de la moskva Bolŝoj-teatro ruse
