Ivan la Sesa (teatraĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ivan la sesa (teatraĵo))
Ivan la Sesa
Ivan la Sesa
Ivan la Sesa
Aŭtoro Geraldo Mattos
Eldonjaro 1953
Urbo Rio de Ĵanejro
Eldoninto Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Paĝoj 144
vdr

Ivan VI, aŭ'Ivan la Sesa [1] estas 144-paĝa kvinakta historia teatraĵo, verkita de Geraldo Mattos kaj eldonita fare de Kultura Kooperativo de Esperantistoj el Rio de Ĵanejro en la jaro 1953.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La vortoj de Voltaire estas moto de la teatraĵo.

Kurta skizo: Argumento - antaŭparolo de la verkinto. Al mi ŝajnas, ke Katarino liveris al la dramaturgiistoj temon por grandioza tragedio! -

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu ĉi kvinakta historia teatrajo estas atentinda kontribuaĵo al la originala Esperanto-literaturo. Ĝi meritus esti prezentata sur la scenejo; eĉ diletantoj povus fari tion.

La tragedio terras pri la malfeliĉa Ivan VI-a, kruele enkarcerigita dum sia tuta mallonga vivo (1740-1764) pro la ambicio de du virinoj: Elizabeto kaj Katarino la Granda. Kiam grupo de konspirantoj provis liberigi lin, li estis laŭ carina ordono, murdita de la provosoj. La teatraĵo ne estas perfekta, sed multepromesa verko de juna brazila poeto. Li scias esprimi riĉajn pensojn, kaj sentojn en simpla, preskaŭ klasika lingvo. La verso estas kvinpieda jambo, plej ofte kun ekstra silabo; tiamaniere la verkisto evitas eliziojn. Du sinsekvaj versoj ĉiam rimas en tre feliĉa maniero. Amantoj de poezio aĉetu kaj laŭtlegu tiun ĉi libron.

La presado estas zorge kaj klare farita; mi ne rimarkis preserarojn. Malplaĉa estas nur la kruda multekolora titolbildo. 
— J. H. Belga Esperantisto - Numero 326, Oktobro, 1954

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiele literumita en Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, p. 283, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]