Ivanice
Bazaj informoj
Ivanice, hungare Balogiványi (balogivAnji) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
- Areo: 6 km²
- Alto super la marnivelo: 165 m
- Loĝantaro: 210
- Poŝtkodo: 980 42
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
Ivanice situas laŭ traira flankovojo laŭ rojo, kontaktiĝanta kun Zádor. Rimavská Sobota troviĝas 20 km-ojn.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1245 en formo "Iwan". En 1858 incendio okazis. En 1910 loĝis en Balogiványi 358 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Balogiványi apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Balogiványi rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Ivanice 204 da homoj, (194 hungaroj, 3 slovakoj).