Ivankovo-rezervujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ivanjkovskoje-rezervujo)
Ivankovo-rezervujo
Ivanjkovskoje rezervujo ĉe setlejo Gorodnja
Ivanjkovskoje rezervujo ĉe setlejo Gorodnja
baraĵlago
Speco de la lago Akvoelektra rezervujo
Ĉefaj fontoj Volgo
Setlejoj Konakovo, Dubna
Landoj de la baseno Rusio
Datenoj
Koordinatoj 56° 45′ N, 37° 4′ O (mapo)56.7537.066666666667Koordinatoj: 56° 45′ N, 37° 4′ O (mapo)
Ivankovo-rezervujo (Tverja provinco)
Ivankovo-rezervujo (Tverja provinco)
DEC
Ivankovo-rezervujo
Ivankovo-rezervujo
Map
Ivankovo-rezervujo
Surfaca areo 327 km²f5
Maksimuma longo 30 kmf6
Maksimuma larĝo 5 kmf7
vdr

Ivankovo-rezervujoIvankovskoje-rezervujo (ruse Иваньковское водохранилище), ankaŭ sciata kiel la Moskva maro, estas la plej supra rezervujo sur rivero Volgo, en Moskva provinco kaj Tverja provinco de Rusio, situanta je proksimume 130 km norde de Moskvo. La akvobaraĵo de la rezervujo estas lokita en urbo Dubna. Urbo Konakovo situas sur ĝia suda bordo. La rezervujo estas koneksa al la rivero Moskva per la Moskva kanalo, kaj estas la ĉefa fonto de pura akvo por urbo Moskvo.

La nomo de la rezervujo estas pro urbo Ivanjkovo (ruse Иваньково), kiu estis formita en 1958 sed ekde 1960 plu ne ekzistas aparte, ĉar estas parto de urbo Dubna.

Ivankovo-rezervujo de fervoja taluso de linio MoskvoTverj. Vido direkte de Moskvo al Tverj. Fotita en somero de 2002.

Fervojo Moskvo – Tverj krucas la rezervujon tra longa taluso kun relative malgranda ponto en la mezo, kaj en la linio apud la rezervujo ankaŭ estas stacieto nomata Moskva Maro.

Historia urbo Korĉeva kaj nombro da vilaĝoj estis subakvigitaj, kiam la rezervujo estis plenigita en 1937.