Ivanka pri Nitre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivanka pri Nitre
hungare: Nyitraivánka, germane: Iwanka bei Neutra
municipo
Preĝejo en Ivanka pri Nitre
Oficiala nomo: Ivanka pri Nitre
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Nitra
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Nitra princlando, Supra Hungarujo
Parto de Požitavie
Rivero Malá Nitra
Situo Ivanka pri Nitre
 - alteco 140 m s. m.
 - koordinatoj 48° 14′ 19″ N 18° 07′ 01″ O / 48.23861 °N, 18.11694 °O / 48.23861; 18.11694 (mapo)
Areo 14,9 km² (1 490 ha)
Loĝantaro 2 486 (31.12.2010)
Denseco 166,85 loĝ./km²
Unua skribmencio 1400
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 951 12
Telefona antaŭkodo +421-37
Aŭtokodoj NR
NUTS 558320
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Ivanka pri Nitre
Retpaĝo: www.ivankaprinitre.sk
Portalo pri Slovakio

Ivanka pri Nitre, hungare Nyitraivánka estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra.

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ riverobranĉo de Nitra (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nitra-Nové Zámky. Nitra troviĝas 8 km de ĉi tie.

Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. Dum la mezepoko estis tie 3 vilaĝoj. Tie okazis batalo inter ĉeĥa kaj hungara armeoj en 1271.

Luk

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1220, el 1330 en formo Lyuky. La kampoj apartenis al vicpastro de Nitra. En 1891 la vilaĝo unuiĝis kun Gergelyfalva.

Gergelyfalva/Gergeľová

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1247 en formo Megerd. Tiam la kampoj apartenis al la reĝo, poste al diversaj figuroj. En 1891 la vilaĝo unuiĝis kun Luk.

Ivánka/Ivanka

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1400 en formo Ivankafalva. En 1924 unuiĝis la jam unuiĝintaj vilaĝoj Luk kaj Gergelyfalva.

En 1910 loĝis tie 1016 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj apartenis al la sendependa Slovakio. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj vilaĝoj, kie la slovakoj vivas en majoritato, ne apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2299 homoj, (2260 slovakoj).

Vidindaĵoj

Famuloj