Ivano Susanin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pentraĵo far Mikhail Skotti (1851)

Ivano SUSANIN (ruse Ива́н О́сипович Суса́нин) estas rusa popola heroo kaj martiro pereinta en 1613 dum la Granda Malordo en Rusio por savi la junan caron. Liaj precizaj naska kaj morta datoj ne estas konataj.

Vintre de 1613 polaj invadintoj provis reataki Rusion kaj rekapti Moskvon. La ĵus elektita caro Miĥaelo la 1-a tiam troviĝis en vilaĝo Domnino, Kostroma provinco. Por atingi la vilaĝon en malfavoraj, vintraj kondiĉoj, la pola taĉmento prenis lokan ĉiĉeronon, maljunulon Ivan Susanin. Tiu ne volis malkovri situon de la cara rezidejo kaj direktis la konkerintojn en netraireblan arbaron. Li reale savis la junan caron, sed turmente pereis tie.

Memoro

La heroaĵo allogis atenton de multaj rusaj verkistoj, pentristoj kaj muzikistoj. Poeto Kondratij Rilejev gloris ĝin per jenaj rimarkindaj vortoj "... ĉiu Patrolandon amas de juneco kaj animon sian per perfido ne difektos." Komponisto Miĥail Glinka omaĝis al tiuj eventoj sian operon "Ivano Susanin". En 1967 en Kostroma urbo oni starigis la monumenton (skulptisto Nikita Lavonskij) respekte al la heroo sur la Moloĉnaja Gora (Lakta Monto).

Eksteraj ligiloj