Ivano la Tria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
portreto de Ivano la 3-a sur kovrilo de "Tituljarnik"
"Albus rex" Ivano la 3-a

Ivano la Tria Vasiljeviĉ (Иван III Васильевич) naskiĝis la 22-an de januaro, 1440, en Moskvo mortis la 27-an de oktobro, 1505, en Moskvo), ankaŭ konata kiel Ivano la Granda, estis Granda princo de Moskvo reĝinta ekde 1462 ĝis 1505.

Origino kaj nomo[redakti | redakti fonton]

Ivano la Tria estis filo de Bazilo Obskura (Василий Васильевич Тёмный) kaj princidino Maria, filino de Jaroslavo, princo de Serpuĥov. Lian patron blindigis la malamikoj, tial Ivano reale regis kune kun sia patro jam infance kaj ekde 1448 titoliĝis kiel Granda princo.

Li apartenis al dinastio Rjurik.

Lin baptis la Rusa Ortodoksa Eklezio kiel Ivano honore de kristana sanktulo Johano.

Tiama stato de Moskva princlando[redakti | redakti fonton]

Meze de la 13-a jarcento teritorion de kelkaj rusaj princlandoj invadis kaj okupis armeoj de la Ora Hordo. Tiam multiĝis ties disigo kaj aperis dek tri separaj princlandoj, inter kiuj pli-malpli fortaj restis Tverja princlando kaj Moskva princlando. Rajton por regado (etikedon) ĉiu princo devis ricevi de Hordaj ĥanoj. Dum longaj intrigoj kaj bataloj Moskva princlando sukcesis subigi siajn ĉefajn konkurantojn kaj ĝia reginto akiris titolon de Granda princo. La 8-an de septembro 1380 tiama moskva princo Dimitrij (poste li famiĝis kiel Demetrio Donskoj) venkis armeon de la Ora Hordo kaj plifortiĝinta Moskvo iom post iom iĝis reala centro de Rusio.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Sofia Paleolog

La unua edzino de princo Ivano la Tria estis princidino Maria de Tverja princlando. La 15-an de februaro de 1458 naskiĝis ilia filo, kiun oni ankaŭ baptis kiel Ivano. Post morto de lia patro Bazilo Obskura la 27-an de marto de 1462 Ivano la Tria reĝis sole. En 1470 lia edzino mortis kaj Ivano iĝis vidvo.

En 1472 li edziĝis al Sofia Paleolog, nevino de lasta imperiestro de BizancioKonstantino la 11-a. Ekde 1460 ŝi loĝis en Romo, rezidejo de papo Paŭlo la Dua. Tiu intencis pliigi influon de Katolika Eklezio je Ortodoksa Rusio kaj benis la geedziĝon.

La 25-an de marto 1479 naskiĝis ilia filo Bazilo, kiu en 1505 entroniĝis kiel Bazilo la 3-a. Konsiloj kaj sugestoj de la edzino tre grave ŝanĝis internan kaj eksteran politikon de Ivano la Tria.

Interna kaj ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Dum regado de Ivano la Tria okazis multaj militoj. Tial li aktive serĉis aliancanojn, prefere en Okcidento. Li sukcesis edzinigi sian filinon Helena al litova princo Aleksandro.

Moskva princlando ekhavis diplomatajn interrilatojn kun Papa Ŝtato en 1469, kun Danio en 1481, kun Hungario kaj Venecia respubliko en 1485, kun Pollando en 1487, kun Livonio en 1488 kaj kun Sankta Roma Imperio en 1489.

Rezulte Moskva princlando akiris vastan areon, aneksis multajn aliajn princlandojn, inkluzive Novgorodan respublikon, kaj fariĝis entute unuiĝina ŝtato. De tiam Ivano la Tria titoliĝis kiel Cezaro (ruse caro) de la tuta Rusio.

Fino de jugo de Ora Hordo[redakti | redakti fonton]

Ivano la Tria disŝiras la leteron de la ĥano

Post venko de Demetrio Donskoj pasis jam jarcento, dum kiu rusoj neregule pagis tributon al Ora Hordo kaj lastajn jarojn tute ne tributis. Ĥano Aĥmeto decidis plu jugi rusajn princlandojn. Por tio li kunigis grandan armeon kaj invadis la sudan Rusion printempe de 1480. Ambaŭ armeoj kunproksimiĝis ĉe rivero Ugra, kie okazis kelkaj bataloj. Tamen vintre la ĥano revenis en sian landon, kie poste estis murdita. La jugo ĉesis.

Ŝanĝoj interne de la lando[redakti | redakti fonton]

En 1497 sub gvido de Ivano la Tria oni eldonis "Sudebnik" - Regularon pri juĝado, kiu komplektigis la separajn lokajn normojn. Ĝi estis grava paŝo por unuigo de la lando.

Por interesigi feŭdmastrojn pli pene servi al si, Ivano la Tria rajtigis tiujn ne forlasi ties plebon, krom unu aŭtuna dusemajna periodo ĉiujara (t.n. "Jurjeva tago"). Tio ĉi estis bazo por apero de servuteco en Rusio.

Novaj simboloj de la lando[redakti | redakti fonton]

Georgo Venkinto

Dote princino Sofia transdonis al sia edzo Ivano la Tria ankaŭ unu el ĉefaj simboloj de Bizancia imperio"La dukapa aglo", kiu de tiam iĝis la nova simbolo de Rusio.

Samtempe aperis alia simbolo de Moskvo urbo kaj Rusio – rajdanto Georgo Venkinto (ruse Георгий Победоносец) frapas drakon per pikstango.

Rekonstruo de Kremlo[redakti | redakti fonton]

Uspenskij katedralo
Kremlo

Ĉar Ivano la Tria proklamis sin kiel "Granda princo de la tuta Rusio", do la nova titolo kaj deziroj de lia edzino Sofia veninta el belega Konstantinopolo (turke Istanbulo) devigis lin rekonstrui Kremlon kaj ties palacojn. Por tio estis invititaj grandaj italaj arkitektoj kaj konstruistoj: Antonio Solario, Aristotelo Figrovanti k.a.

Dum lia regado Kremlon ĉirkaŭigis dikaj muregoj kaj altaj turoj. Ĝi transformiĝis je reala nesuperebla fortreso.

Interne de Kremlo Ivano la Tria konstruis du belegajn templojn: Uspenskij (Ĉieliro de Maria) kaj Blagoveŝĉenskij (Anunciacio) kaj Facetan Palacon. Plej grava ĝis nun estas Uspensdkij katedralo, en kiu oni kronis ĉiujn rusajn gecarojn kaj geimperiestrojn, proklamis plej precipajn carajn ordonojn kaj entombigis patriarkojn kaj ĉefajn klerikojn de la Rusa Ortodoksa Eklezio .

Same multe ŝanĝiĝis areo situanta ekster Kremlo, inkluzive la Ruĝan placon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]