Ivdel (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivdel
administra dividaĵo de Rusio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 624590
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 888  (2018) [+]
Loĝdenso 318 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 41′ N, 60° 26′ O (mapo)60.68333333333360.433333333333Koordinatoj: 60° 41′ N, 60° 26′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Ivdel (Rusio)
Ivdel (Rusio)
DEC
Ivdel
Ivdel
Situo de Ivdel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ivdel [+]
vdr

Ivdel (ruse Ивдель) estas urbo en Sverdlovska provinco en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 65428.

La urbo estis fondita en jaro 1589 (kvankam oficiala jaro de fondo estas 1831).

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1943.

La interurba telefona kodo estas 34346, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 60° 41′ N 60° 26′ O / 60.683 °N, 60.433 °O / 60.683; 60.433 (mapo)Koordinatoj: 60° 41′ N 60° 26′ O / 60.683 °N, 60.433 °O / 60.683; 60.433 (mapo).

La urbo estas apud norda Uralo de oriento, ĉe rivero Ivdel (Ивдель) (baseno de rivero Obj), apud ĝia enenfluo en riveron Lozva (Лозьва).

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 22 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 19,3 mil loĝantojn.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Ivdel estas la plej norde situanta urbo de regiono Sverdlovsk. Ĝi situas ĉ. 535 km norde de la regiona ĉefurbo Jekaterinburg, en la tajgo-areo de Nord-Iralo, ĉe la samnoma rivero Ivdel tuj antaŭ ties alfluo en la riveron Lozva. La plej proksimaj urboj estas Severouralsk (65 km sudokcidente) kaj Volĉansk (86 km sude). Ĉ. 60 km okcidente de Ivdel troviĝas la limo de regiono Sverdlovsk al Permja regiono.

Ivdel estas administrejo de urba distrikto Ivdel (Ivdelski gorodskoj okrug), kiu entenas krom la urbo pliajn pli ol 30 setlejojn, kiuj troviĝas sur areo de pli ol 25.000 km².

La klimato en Ivdel estas kontinenta kun temperatura diferenco inter somero kaj vintro, tipa por Nord-Uralo kaj Okcidenta Siberio. La plej malvarma monato estas januaro kun mezvaloro de –19 °C. La jara precipitaĵo estas ĉ. 460 mm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe fino de la 16-a jc. oni fondis en la Uralo la unuan lignan fortikaĵon ĉe la rivera alfluo, nome Losvinski gorodok (Лозьвинский городок, tradukebla al „Lozva-urbeto“). La vilaĝo Nikito-Ivdel ekzistis ekde 1831, pli poste en la formo Nikito-Ivdelskoje.

Ekde 1925 agadas lingoprilabora industrio en la loko. Oni fondis tie punlaborejon en 1937 (IvdelLag). Ties partoj ekzistas eĉ hodiaŭ por la pez-krimuloj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la regiono ĉirkaŭ Ivdel ekzistas mangan-ercejo, plie oni minas por fererco, kupro, baŭksito kaj ankaŭ por oro. En la urbo em ekzistas lignoindustrio, kiu daŭre perdas signifon ekde la 1990-aj jaroj. Tie havas administran sidejon de tergasa kompanio de regionoj Sverdlovsk kaj Tjumen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.