Ivo Andrić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
S. Kragujevic, Ivo Andric, 1961.jpg

Ivo ANDRIĆ [Ivo Andriĉ] (naskiĝis 10-an de oktobro 1892 en Dolac, proksime al Travnik, Bosnio, mortis 13-an de marto 1975 Beogrado, Jugoslavio) estis verkisto de romanoj, noveloj. Oni distingis lin en 1961 per la Premio Nobel de Literaturo.

Li studis en Zagrebo, Krakovo, Vieno kaj Graz. Oni jam frue rekonis lian prozoverkistan kaj poetan kapablon. Li bazis sian beletristan meriton per Ex Ponto (1918), kiu estis kolektaĵo de kontemplaj, lirikaj verkaĵoj. Li verkis tiun dum la unua mondmilito, kiam la aŭstra-hungaraj registaroj internigis pro sia politika agado. La novelaj volumoj aperis ekde 1920 en regula intertempo.

Post la Unua mondmilito, li ekservis por la jugoslavia diplomatio. Kvankam lia profesio venigis lin al Romo, Bukareŝto, Madrido, Ĝenevo kaj Berlino, liaj verkoj baziĝis je temoj kaj studoj de strikta patrujo, je ties neelĉerpebla riĉa etna diverseco. Li verkis tri volumojn dum la Dua mondmilito, el kiuj du (Travnička hronika, ~„Kroniko de Travnik”; 1945 kaj Na Drini ćuprija ~„Ponto sur la Drino”; 1945) estas dediĉitaj al historio de Bosnio.

La verkoj montras lian determinan filozofion kaj profundan kunsentemon, la voĉo de la verkoj estas sobra kaj objektiva, la lingvaĵo estas pura kaj belriĉa. La disdononta komisiono de la Nobel-premio aparte emfazis la epikan forton, per kiu li prilaboris materion de siaj verkoj, precipe en la romano Ponto sur la Drino.

Kovrilpaĝo de Ivo Andrić: Sonĝo kaj maldormo sub la karpeneto

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]