Iwo Jima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ivo Jima)
Iwo Jima
vulkaninsulo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco161 m T.P. [+]
Koordinatoj24° 47′ N, 141° 19′ O (mapo)24.78141.32Koordinatoj: 24° 47′ N, 141° 19′ O (mapo) [+]
Ĉefa lokoIōtō
- koordinatoj24° 47′ N, 141° 19′ O (mapo)24.78141.32Koordinatoj: 24° 47′ N, 141° 19′ O (mapo)
Plej alta punktoMonto Suribaĉi [+]
Areo23,73 km² (2 373 ha) [+]
Loĝantaro400 [+]

Iwo Jima (Japanio)
Iwo Jima (Japanio)
DEC
Iwo Jima
Iwo Jima
Map
Iwo Jima
Vikimedia Komunejo:  Iwo Jima [+]
vdr
Monto Suribaĉi en Iwo Jima.

La insulo Iwo Jima (komune), oficiale la insulo Iō-tō (japane 硫黄島; oficiala prononco :Iōtō ; komune [iōĵima], laŭvorte: Sulfurinsulo) estas ĉirkaŭ 21 km² granda vulkana insulo en la Pacifiko, ĉirkaŭ 1.050 km sude de Tokio; ĝi apartenas al la grupo de la Vulkanaj Insuloj en la Ogasaŭara-insuloj. Ĝi politike apartenas al Ogasaŭara-vilaĝo de Tokia Metropolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Setliĝo[redakti | redakti fonton]

La insulo estis neloĝata ĝis la frua 18-a jc., post oni setlis tie kaj elkonstruis ĝin al militara apogpunkto en la Pacifiko. En 1943 loĝis tie ĉirkaŭ 1100 homoj en 5 lokoj.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En la Dua Mondmilito apartenis ĝi al Japanio kiel pacifika apogpunkto.

Post 50-taga bombardado. La usonaj trupoj surlandiĝis la 19-an de februaro 1945. La tiam okazanta batalo de Iwo Jima estis la plej sanga de la Pacifika milito.

Famiĝis la foto pri hisado de la usona flago de la 23-a de februaro 1945. La fotado kaj hisado okazis horojn post la vera fino.

Sands of Iwo Jima estas titolo de usona filmo kun John Wayne.

Letters from Iwo Jima estas titolo de usona filmo de Clint Eastwood, aperinta en 2006.

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Monto Suribaĉi (japane 摺鉢山, Suribaĉijama) estas 169 m alta monto en sudokcidento de la insulo Iwo Jima (nune oficiale Iō-tō).

Politika situo[redakti | redakti fonton]

Iwo Jima estis ĝis 1968 okupita de Usono. Hodiaŭ la insulo estas neloĝata de ordinaraj popoloj, por surpaŝo de la insulo necesas aparta permesilo. Aerbazo de Japana Mara Defendkorpuso situas ĝin.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭaĵo estas ankoraŭ vulkane aktiva. Tiel okazis subakvaj erupcioj en la jaroj 1986, 1992 kaj 2005.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Teorie oni povas kultivi tie sukerkanon en la norda parto de la insulo, ĉar tie ekzistas naturaj akvofontoj.

Oni povas tie mini sulfuron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]