Ivo Rotkvić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivo Rotkvić
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1901 (1901-10-23)
Morto 1-an de januaro 1983 (1983-01-01) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Familio
Edz(in)o Angela-Lela Rotkvić
Okupo
Okupo esperantistotradukistojuristoverkisto
vdr

Ivo ROTKVIĆ (aŭ ROTKOVIĆ, naskiĝis la 23-an de oktobro 1901 en Bjelovaro, mortis la 12-an de decembro 1983 en Zagrebo[1]) estis kroata juristo kaj esperanta verkisto.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Rotkvič lernis Esperanton en 1921, kaj baldaŭ fariĝis tre aktiva en la enlanda Esperanto-movado. Inter la du mondmilitoj li gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj estas dirite, ke li eble pli multe ol kiu ajn alia influis la lingvan nivelon de tiama jugoslavia esperantistaro. Li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj dum multaj jaroj estrarano de Jugoslavia Esperanto-Ligo. Li estis fama oratoro, redaktoro de Esperanto-revuoj, kapabla organizanto de Esperanto-aranĝoj. [2]

Li estis ĉefa kunlaboranto de d-ro Duŝan Maruzzi, longjara sekretario de la Zagreba Esperanto-Societo. Li estis unu el la precipaj organizintoj de la unua Sudslava Esperanto-Kongreso en 1923 kaj de la samjare fondita Sudslava Esperanto-Ligo, kie li rolis kiel sekretario kaj vic-prezidanto dum pluraj jaroj. Same li kunlaboris en la paralele agadanta eldonejo kaj librovendejo Sudslava Esperanto-Servo. Rotkvič estis kelkjara redaktanto de Konkordo kaj kunredaktanto de Balkana Konkordo. Li estis «Bona oratoro»[3] kaj faris multajn paroladojn pri Esperanto en diversaj urboj. Rekordulo en gvidado de kursoj en Jugoslavio.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Tragedio en la Universo, 1961

Rotkvič estis entute movada aktivulo unuaklasa, tamen lia reputacio pli intime ligiĝas al lia literatura aktivado. Originale li ja verkis paroladojn, recenzojn, antaŭparolojn – aparte menciinda estas lia eseo “Mesaĝo de nia originala literaturo”, kiu aperis fronte de la kolekto “33 rakontoj – la Esperanta novelarto”, eldonita de Stafeto en 1964. Krome li verkis multajn artikolojn en naciaj gazetoj kaj tradukojn en diverslandaj Esperanto-gazetoj. Li speciale okupiĝis pri lingvistikaj problemoj kaj kun Maruzzi verkis kroat-Esperantan vortaron (1924).

Sed estis ĉefe liaj tradukoj, precipe la libraj tradukoj Cezaro (1934) kaj Tragedio en la Universo (1961), kiuj elstarigas lin kiel la plej eltrovema utiliganto de la latentaj kreopovoj de Esperanto. Rotkvič konatiĝis precipe kiel tradukanto, «kies ne miskoneble individua, tamen senriproĉa kaj eksterordinara esprimriĉa lingvaĵo»[4] en la esperantigo de la ampleksa romano Cezaro de Mirko Jelušić (1934). La traduko de Rotkvić signis novan epokon en la lingva evoluo de Esperanto per eksterordinare esprimriĉa lingvaĵo, kie la latentaj povoj de la lingvo estis malkaŝitaj en la servo de belarta stilo. Per tiu traduko Rotkvić gvidis la vojon al postaj Esperanto-verkistoj al nova kriterio de stilo, kiu estas pure Esperanta kaj ne sklave sekvas nacilingvajn modelojn. [2] [5]

Tragedio en la Universo estas originale komuna verko de junaj astronomoj ligitaj al la astronomia Observatorio en Zagreb, dediĉitaj al la afero de monda paco. Sur la frontpaĝo estas informite, ke Ivo Rotkvić esperantigis la verkon el la originala manuskripto. La temo de la verko estas la kosma sorto de nia planedo en okazo de tut-eksterma nuklea milito. Per tiu traduko Rotkvić daŭrigas sur la vojo de lingva evoluo surbaze de la latentaj povoj de Esperanto, kiujn li eĉ pli esplore aperigas ol en Cezaro. La eldonisto, Régulo-Pérez, nomis la novan tradukon “majesta fieriga atingaĵo” kaj Rotkvić mem konsideris ĝin lingve supere al la traduko de Cezaro.

La teksto daŭre tenas sian elvokan povon de konvinko pri la unikeco de la lingvo Esperanto. Indas montri specimenon, se nur mallongan, pri la lingvaĵo kaj stilo de tiu eksterordinara libro. Pasaĝeroj de kosma ŝipo vizitas la Teron dezertigitan per la homfarita kataklismo de atommilito. Ili eniras suburban lokon:

“Ili malsupreniras enen. Nuras mallumo, dezertas stratoj, disdisas objektoj. Nenie io vivanta. La alvenintoj ekkuras tra la mallumaĉajn stratojn, febroserĉe malkovrante vic-postvicajn galeriojn. Sed ĉie alteruras la sama sceno. Objektoj renversitaj senorde. Sur tabloj jen eklegita libro, jen gazeto apud brulstumpa kandelo. Evidente la loĝintoj de ĉi tiu urbo forpanikiĝis el la subtera rifuĝejo kun la subito, plane neantaŭvidita. La pasaĝeroj tralaŭas la ĉefstraton. Ĉe la fino alobstrukcas vitra konstruaĵo. Sure literoj: La administrejo.”

La du magiistoj de la vortoj, Ribillard kaj Rotkvić, kvankam pasis jardekoj post iliaj forpasoj, daŭre tenas siajn meritplenajn poziciojn inter la plej gravaj evoluigintoj de arta Esperanta stilo. Plej bedaŭrinde iliaj verkoj ne plu estas facile haveblaj, sed elektitaj specimenoj nepre meritas esti utiligataj en kursoj de progresantoj. [2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originaloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉe l' Rando de Abismo, eseoj.
  • (kun Maruzzi) Hrvatsko-srpski esperantski rječnik. [Zagreb], Sudslava Esperanto-Servo, [1924]. 133 p.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtuna Vespero de Ogrizoviĉ,
  • Pangea de Herzog
  • Tragedio en la Universo
  • Cezaro de Jeluŝiĉ.

Revizio[redakti | redakti fonton]

  • El la vivo, Vesna Skaljer-Race, reviz. Ivo Rotković. - Beograd : Skaljer-Race, 1977. – 68 p. ; 15 cm. - Noveloj kaj skizoj de jugoslavia filologino-esperantistino, en formo de fotorememoroj el propra vivo.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pleadin 2002, p. 131.
  2. 2,0 2,1 2,2 Jean Ribillard kaj Ivo Rotkvić: Du magiistoj de la vortoj -Juna amiko, n- ro 3 / 2011, decembro
  3. laŭ EdE
  4. artikolo pri tiu lingvaĵo. Arkivita el la originalo je 2004-08-28. Alirita 2004-03-08.
  5. el lia nekrologo en Esperanto.
  6. el katalogo de Esperanta literaturo[rompita ligilo]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Josip Pleadin. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. 2002. p. 131 (kun foto).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Bildo de Ivo Osibov kaj Ivo Rotkvić, 1973 en UK Beograd

Citaĵo[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Ivo ROTKVIĈ, kroato, juristo. Nask. 23 okt. 1901 en Bjelovar. E-isto de 1921. Precipa kunlaboranto de d-ro Maruzzi. Longjara sekr. de la zagreba societo. Unu el ĉefaj organizinto de 1a unua jugoslava E-kongreso (1923) kaj Jug. E-Ligo, kie li sekretariis dum pluraj jaroj. Kunlab. en la Sudslava E-Servo. Kelkjara red. de „Konkordo“ kaj kunred. de la „Balkana Konkordo“. Bona oratoro: multaj paroladoj pri E en diversaj urboj. Rekordulo en gvidado de kursoj en Jug. Multaj artikoloj en naciaj gazetoj. Speciale okupiĝas pri lingvistikaj problemoj. Kun Maruzzi verkis kroat-E-vortaron. Tradukoj en diverslandaj E-gazetoj. Kiel apartaj libroj ĝis nun estas eldonitaj: „Aŭtuna vespero“ (de M. Ogrizoviĉ), „Pangea“ (de R. Herceg) kaj granda romano „Cezaro“ de M. Jeluŝiĉ). Nuntempe vicprez. de la J.E.L. kaj Zagreba societo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.