Ivonka Survila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivonka Survila

Ivonka SURVILA (beloruse Івонка Сурвіла, naskiĝinta la 11an de aprilo 1936 en Stoŭbcy, Pollando - nun en la Minska regiono de Belorusio) estas prezidantino de Belorusa Popola Respubliko (BNR) en ĝia ekzila registaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en la regiono de Navahrudak kiel Iwonka Szymaniec. Ŝi edukiĝis en Francio: studis arton en Parizo kaj diplomiĝis en Sorbono je moderna lingvistiko. En 1959 ŝi edziniĝis al belorusa elmigra aganto kaj kun li transloĝiĝis al Madrido, kie estis ĵurnalistino kaj instruistino de la franca. En 1969 ŝi elmigris al Kanado kie laboris kiel tradukistino ĝis sia emeritiĝo en 1996.

Kune kun la edzo, Janek Survila, ŝi aktive agadis en la belorusa elmigra komunumo. En 1974 ŝi estis elektita prezidanto de Belorusa Instituto de Scienco kaj Kulturo en Otavo kaj restis en la posteno ĝis 1984. Post la akcidento en Ĉernobilo ŝi engaĝiĝs en helpon al la viktimoj. Gesinjoroj Survila establis Kanadan Fonduson de Helpo al Viktimoj de Ĉernobilo en Belorusio (CRFCVB), sendadis kuracilojn kaj invitadis belorusajn infanojn al ferioj en Kanado.

En 1997 ŝi estis elektita prezidantino de la Konsilantaro de Belorusa Popola Respubliko en Ekzilo, kiu estas daŭrigo de la Belorusa Popola Respubliko el la jaro 1918. En aprilo 2010 ŝi estis reelektita al la posteno[1].

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]