Ivry-sur-Seine
| Ivry-sur-Seine | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Francilio | |
| Departemento | Val-de-Marne | |
| Arondismento | Créteil | |
| Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | |
| Urbestro | S-ro Pierre Gosnat 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 94200 | |
| Kodo laŭ INSEE | 94081 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 56 400 (2004) | |
| Loĝdenso | 9 246 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°49′00″N 02°23′00″O / 48.816667°N, 2.383333°OKoordinatoj: 48°49′00″N 02°23′00″O / 48.816667°N, 2.383333°O | |
| Alto | De 28 al 68 m | |
| Areo | 6,10 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Ivry-sur-Seine (/ivʁi syʁ sɛn/) estas franca komunumo situanta en la departemento Val-de-Marne, en la regiono Francilio, najbara de Parizo. Ĝi havas proksimume 56 400 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas franclingve Ivryens.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Ivry-sur-Seine troviĝas sude de Parizo (la du komunumoj tuŝas unu la alian). Ĝi enhavas du metroajn staciojn (Mairie d’Ivry kaj Pierre et Marie Curie) kaj trajnan stacion.
La areo de la urbo estis pli granda; en la jaro 1860 ĝia norda teritorio estis donita al Parizo por vastigi la dek trian arondismenton.
[redakti] Historio
La unuaj postsignoj certigante homan ĉeeston sur la teritorio de Ivry-sur-Seine datiĝas el 4 000 jaroj.
En la 52-a antaŭ Kristo, tie okazis batalo inter armeo de Kamulogeno, estro de Parisii, kaj Labieno, leŭtenanto de Julio Cezaro, ke venkis.
Mezepoke, la teritorio de Ivry multe fragmentiĝis kai unuiĝis tiele diversaj senjorioj akiraj.
La komunumo de Ivry estis kreata en 1789.
Ekde 1925, la tri urbestroj estis anoj de la franca komunista partio.