Iwona Śledzińska-Katarasińska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iwona Śledzińska-Katarasińska
Persona informo
Iwona Śledzińska-Katarasińska
Naskiĝo 3-an de januaro 1941
en Komorniki
Morto 1-an de januaro 2024 (2024-01-01)
en Łódź
Tombo Doły cemetery vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater University of Łódź vd
Partio Civitana Platformo
Familio
Edz(in)o Jerzy Katarasiński vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
Aktiva en VarsovioŁódź vd
Dum 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Iwona Śledzińska-Katarasińska, deputitino de Pola Sejmo en la 1-a, 2-a, 3-a, 4-a, 5-a, 6-a, 7-a, 8-a kaj 9-a oficperiodoj. Ŝi estas favora por Esperanto
de maldekstre: Iwona Śledzińska-Katarasińska, Małgorzata Kidawa-Błońska, Sławomir Rybicki, Urszula Augustyn (2011)

Iwona Elżbieta ŚLEDZIŃSKA-KATARASIŃSKA [iVOna elĵbJEta ŝledZINjska-kataraŜINjska] (naskiĝis la 3-an de januaro 1941 en Komorniki, mortis la 1-a de januaro 2024 en Łódź) estis pola politikistino kaj ĵurnalistino, deputitino de Pola Sejmo en la 1-a, 2-a, 3-a, 4-a, 5-a, 6-a, 7-a, 8-a kaj 9-a oficperiodoj. Ŝi estas favora por Esperanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi finis la Filologian Fakultaton en la Universitato de Lodzo. Dum la jaroj 1972 - 1981 ŝi estis anino de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio (pola mallongigo: PZPR). En la Pola Popola Respubliko kune kun sia edzo Georgo (Jerzy) Katarasiński ŝi laboris en Dziennik Łódzki (Lodza Ĵurnalo) kaj en la gazeto Głos Robotniczy (Laborista Voĉo), la organo de la Vojevodia Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio en Lodzo. Dum la 1980-aj jaroj, post ŝia foriro de la komunista partio, ŝi aktivis en la opozicio kaj havis malpermeson labori kiel ĵurnalistino. Dum la militleĝo en Pollando kiun proklamis komunistoj dum la jaroj 1981 - 1983 por kurta tempo estis internigita (enkarcerigita) (de la 13-a ĝis 16-a de decembro 1981).

En la jaro 1989 ŝi kreis la lodzan aldonaĵon de la Gazeta Wyborcza (Balota Gazeto) estinte ĝia unua ĉefa redaktoro. Ŝi ankaŭ estis la vic-ĉefredaktoro de la gazeto. En la jaro 1990 ŝi aliĝis al la Ruch Obywatelski Akcja Demokratyczna (ROAD) (Civitana Movado Demokratia Agado). Poste ŝi estis anino de Unia Demokratyczna (Demokratia Unio) kaj Unia Wolności (Unio de Libereco), de la jaro 2001 ŝi aktivas en Platforma Obywatelska (Civitana Platformo). En la jaro 1997 ŝi estis kandidatino por la posteno Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo en la registaro de Jerzy Buzek, pro la protestoj ŝi rifuzis sian kandidatecon.

De la jaro 1991 ŝi estas parlamentanino en Pola Sejmo. Por la Sejmo de la 4-a kaj 5-a oficperiodo ŝi kandidatiĝis de la Civitana Platformo ricevante la plej multe da balotvoĉoj en la lodza balot-distrikto n-ro 9. De majo 2006 ŝi gvidis la Estraron en la Lodza Regiono de la Civitana Platformo.

Dum la 2007 jaro en la parlamentaj balotoj ŝi la 6-an fojon fariĝis parlamentanino akirante en la lodza balotregiono 28.516 da balotvoĉoj. En la sama jaro ŝi estis elektita kiel kvestoro de la parlamenta klubo de la Civitana Platformo kaj kiel prezidantino de la Komisiono pri Kulturo kaj Mediatoj en Pola Sejmo. En la sekvontaj parlamentaj balotoj en la jaro 2011 ŝi estis la kandidatino de la Civitana Platformo (la dua loko en la kandidat-balotlisto de la la lodza balotregiono. Ŝi la 7-an fojon estis elektita al Pola Sejmo akirante 16.279 da balotvoĉoj kaj denove estras la saman komisionon[1].

Oktobre 2015 ŝi estis kandidatino en parlamentaj balotoj al Pola Sejmo de la Civitana Platformo en la balot-regiono Lodzo, kaj kun sukceso eniris la Polan Parlamenton [2].

De la jaro 1999 ŝi estas ankaŭ la fondintino de la Premio de la Ora Plumo je la nomo de Jerzy Katarasiński (legu: Jeĵi Kataraŝinjski), kiun atribuas la kapitulo sub ŝia gvido.

Iwona Elżbieta Śledzińska-Katarasińska kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum la 2008 jaro ŝi aktive apogis la iniciaton de pola esperantisto el Gdinio / Gdynia Kazimierz Krzyżak, ŝi kiel prezidantino de la Komisiono pri Kulturo kaj Mediatoj en Pola Sejmo preparis proponon de la teksto kaj rezulte de tio la 12-an de junio 2008 okazis tuttaga debato pri internacia lingvo Esperanto en Pola Sejmo kaj rezulte de tio aperis la favora por Esperanto rezolucio de Pola Parlamento okaze de 100-jara Jubileo de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La 22-an de julio 2013 ŝi akceptis en sia lodza parlamenta oficejo la esperantistinon Daniela Gizela Matray, la porparolanton de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL). Temo de la renkontiĝo estis la enskribo de la lingvo Esperanto sur la polan liston de nemateria kultur-heredaĵo, ŝi kiel prezidantino de la Komisiono pri Kulturo kaj Mediatoj en Pola Sejmo promesis apogi la iniciaton de EDE-Pollando kaj petis la necesajn informojn kaj materialojn por povi oficiale apogi ĝin. Ŝi ankaŭ ekinteresiĝis pri la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) kaj promesis aliĝi al tiu Parlamenta Grupo.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas filino de Tadeo kaj Sofia Śledziński [Ŝledzinjski]. Ŝi estis edzino de ĵurnalisto Jerzy Katarasiński [Jeĵi Kataraŝinjski] (1936–1989).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://wybory2011.pkw.gov.pl/wyn/100000/pl/okr-9.html#tabs-1 Serwis PKW – Wybory 2011, 16 października 2011.
  2. Serwis PKW – Parlamentaj Balotoj 2015. Alirita 2015-10-27.

Literaturo[redakti | redakti fonton]