Ixtlahuacán del Río

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ixtlahuacán del Río
municipo de Meksiko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Jalisco
Regiono Centro
Demografio
Loĝantaro 18 157
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 20°52′N 103°14′U  /  20.867°N, 103.233°U / 20.867; -103.233 (Ixtlahuacán del Río) (mapo)
Alto 1 640 m
Areo 564,94 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Ixtlahuacán del Río en Meksiko (Meksiko)
Situo de Ixtlahuacán del Río en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Ixtlahuacán del Río en Meksiko
Situo de Ixtlahuacán del Río en Meksiko
Situo de Ixtlahuacán del Río en Meksiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ixtlahuacán del Río Municipality [+]
vdr

Ixtlahuacán del Río estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Jalisco. La ĉefurbo de la komunumo estas Ixtlahuacán del Río. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 045. La nomo Ixtlahuacán del Río estas tute ekzemple de la kultura miksaĵo, ĉar Ixtlahuacán estas indiĝena vorto, dum "del Río" signifas en la hispana "de la Rivero".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ixtlahuacán del Río apartenas al la regiono Centro kiu situas, kiel jam diras la nomo, en la centro de la subŝtato Jalisco (la ĉefa urbo estas Guadalajara). Al tiu regiono apartenas 14 komunumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 18157 loĝantojn. El tiuj estis 8603 viroj kaj 9554 virinoj. La komunumo havas surfacon de 564,94 km². La meza alteco estas 1640 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 19 C. En la komunumo estas 855,2 mm da precipitaĵo jare.

Situo de la koncerna regiono en la subŝtato Jalisco.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 5440 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 4508 scipovis legi kaj skribi kaj 931 viroj estis analfabetoj. Do 17.11 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 6139 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 5229 sciis legi kaj skribi kaj 909 virinoj estis analfabetoj. Do 14,81 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en Ixtlahuacán del Río vivis 17001 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 6 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,035 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]