Ĝermolisto de polaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iz. Krenicki)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Mira Andrusiewicz[redakti | redakti fonton]

Mira ANDRUSIEWICZ (naskiĝis en 1932) estas pola esperantistino kaj emerita lerneja instruistino. Ŝi verkis poemkolekton Amo, Amoro, Adoro (1987)

B[redakti | redakti fonton]

Walerian Baumgart[redakti | redakti fonton]

Walerian "Waldi" BAUMGART (naskiĝis en 1910, mortis la 18-an de aprilo 2004 en Bydgoszcz) estis pola esperantisto.

Józef Paweł Bieliński[redakti | redakti fonton]

Józef Paweł BIELIŃSKI (mortis la 2-an de februaro 2004) estis honora ano de Pola Esperanto-Asocio kaj certan tempon prezidanto de la PEA-Rondo en Bydgoszcz.

T. Bylinski[redakti | redakti fonton]

T. Bylinski estis pioniro en Krakovo ĉirkaŭ 1905.

C[redakti | redakti fonton]

Józef Chybczyński[redakti | redakti fonton]

Józef Chybczyński, kuracisto, estis pola esperantisto en la frua 20-a jarcento. Redaktoro de Kuracisto (revuo) ekde 1913.

Ryczard Cywiński[redakti | redakti fonton]

Ryczard CYWIŃSKI estis pola arkitekto kaj esperantisto naskiĝinta en 1884. Li estis esperantisto ekde 1908. En 1917 en kunlaboro kun T. Sikora li publikigis „Manifeston de socialistoj Esperantistoj“, kun la devizo: Socialistoj de ĉiuj nacioj unuiĝu per Esperanto, Amo kaj Racio! Malgraŭ ke estis anoncita Tutmonda Ligo de Socialistoj Esperantistoj kaj eĉ fondita unua grupo en Petrograd, la „seismo“ ne progresis.

D[redakti | redakti fonton]

Zbigniew Dobrzyński[redakti | redakti fonton]

Zbigniew DOBRZYŃSKI estis aktoro de Pola Esperanto Teatro (kun Kalina Pieńkiewicz).

Konstantyn Dominik[redakti | redakti fonton]

Konstantyn DOMINIK (legu: Konstanteno) (naskiĝis la 7-an de novembro 1870 en Gnieździewo apud Puck (Kaŝubio), mortis la 7-an de marto 1942 en klostro de elizabetanoj en Gdansko, malliberigita tie de la germanaj soldatoj / hitleranoj en la jaro 1939 tuj post la konkero de Pelplin /Pelplino dum la Dua Mondmilito), katolika pastro, profesoro en la Supera Porpastra Seminario en Pelplin, sufragano (help-episkopo) en la Pelplina Diocezo, la kandidato por la altaroj, la estonta beatulo en la katolika eklezio, esperantisto de la 1909, fondis E-rondon ĉe la Supera Porpastra Seminario en Pelplin, partoprenis la UK en Krakovo en la jaro 1912.

F[redakti | redakti fonton]

Adam Gabriel Furmanik[redakti | redakti fonton]

Adam Gabriel FURMANIK estis pola mariavita pastro kaj esperantisto, naskiĝinta la 20-an de decembro 1870. Lia senlaca persistemo favorigis al Esperanto la Mariavitan eklezion, kiu laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 eldonas (... aŭ almenaŭ ĝis tiam eldonadis) diversajn broŝurojn pri tiu ĉi eklezio. Elde la 1920-aj jaroj Adam Furmanik estis delegito de UEA.

G[redakti | redakti fonton]

Zygmunt Greffkowicz[redakti | redakti fonton]

Zygmunt GREFFKOWICZ, (ps. Gryff), polo, ĵurnala propagandisto. Nask. en 1885 en Varsovio. Estis komitatano de PES. Aŭtoro de tri prop. broŝuroj pri E. (1910, 1911, 1930).

Regina Grzębowska[redakti | redakti fonton]

Regina GRZĘBOWSKA estas pola esperantistino. Ŝi listiĝas kiel membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro.

J[redakti | redakti fonton]

J. Jarocki[redakti | redakti fonton]

J. Jarocki estis pioniro en Krakovo. Unua sekretario de Krakova Societo ESPERANTO en 1906.

K[redakti | redakti fonton]

Iwona Kocięba[redakti | redakti fonton]

Iwona KOCIĘBA estas esperantistino de pola deveno, kiu ekde la 1980-aj jaroj pro fondo de esperantista familio venis al kaj de tiam vivas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Antverpeno. Interalie, inter la jaroj 2000 kaj 2003 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno. Pri pliaj detaloj vidu la teksteton Iwona Kocięba.

Izydor Krynicki[redakti | redakti fonton]

D-ro Izydor KRYNICKI estis kuracisto kaj esperantisto en Varsovio. Li naskiĝis la 26-an de januaro 1874 en Vilno, kaj iĝis esperantisto en 1895. Interalie li estis kunorganizinto de Esperanto-Rondo en Vilno, membro de la Loka Monumenta Komitato en Vilno, kaj verkisto de artikoloj en esperantlingvaj medicinaj revuoj.

Paweł Kulozik[redakti | redakti fonton]

Paweł KULOZIK (naskiĝis en1912 - mortis la 7-an de junio 1976 en Katowice, Pollando) estis pola esperantisto. Li gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj estis unu el la plej elstaraj aktivuloj en la loka movado.

L[redakti | redakti fonton]

Zofia Anna Loiseau[redakti | redakti fonton]

Zofia Anna LOISEAU estas aktiva esperantistino kiu naskiĝis la 27-an de septembro de 1942 en Pollando.

M[redakti | redakti fonton]

Maria Majerczak[redakti | redakti fonton]

Maria MAJERCZAK estas pola esperantistino. Ŝi listiĝas kiel membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro.

Janusz Motykiewicz[redakti | redakti fonton]

Janusz MOTYKIEWICZ (naskiĝis en 1944, mortis en 1991 en Kotla, vilaĝo de la regiono Malsupra Silezio de nuna Pollando) estis pola esperantisto kaj delegito de UEA en Kotla, kiu ĝis 1945 germane nomiĝis Kuttlau.

N[redakti | redakti fonton]

Aleksandro Naumann[redakti | redakti fonton]

Dro Aleksandro Naumann publikiĝis artikolon Nefermita letero al s-ro de Beaufront en nro 6 de Ruslanda Esperantisto en 1906. Li estis sekretario de sekretario de la Unua Grupo Homarana. Adreso: Varsovio. str. Koŝikova, No 7[1].

P[redakti | redakti fonton]

Tadeusz Pleskaczyński[redakti | redakti fonton]

Tadeusz PLESKACZYŃSKI (1909-1996), delegito pri arkitekturo kaj turismo de 1957, delegito de Varsovio ekde 1984, mortis la 6-an de februaro 1996.

Jan Poplawski[redakti | redakti fonton]

Jan POPLAWSKI (naskiĝis 1903 - mortis la 9-an de oktobro en Poznań, Pollando) estis pola esperantisto kaj unu el la plej fervoraj aktivuloj en la loka Movado, forpasinta post 30-jara servo kiel UEA-delegito.

R[redakti | redakti fonton]

Irena Radziewicz-Winnicka[redakti | redakti fonton]

Irena RADZIEWICZ-WINNICKA (naskiĝis en 1917, mortis la 7-an de oktobro 2002 en Gliwice) esits Esperanto-instruistino, redaktorino, konsultanto de la Silezia Branĉo de AIS, poetino, verkistino por infanoj kaj tradukistino.

Ryszard Rokicki[redakti | redakti fonton]

Ryszard Rokicki, ofte esperantigata Rikardo Rokicki, estas pola esperantisto. Li estas respektive dum multaj jaroj estis kunlaboranto de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, kaj listiĝas kiel membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro. Aŭtoro de Enkonduko en la morfologion de Esperanto[2].

S[redakti | redakti fonton]

Antoni Schudmak[redakti | redakti fonton]

Antoni Schudmak estis pioniro en Krakovo. Li iĝis unua prezidanto de Krakova Societo ESPERANTO en 1906.

Jan Silhan[redakti | redakti fonton]

Jan SILHAN (naskiĝis 1889 - mortis la 29-an de junio 1971) estis merita aganto de pola kaj internacia blindula movadoj (kiel la prezidanto de Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj) kaj de la Esperanto-movado.

Józef Śliwiński[redakti | redakti fonton]

Józef ŚLIWIŃSKI (mortis la 5-an de januaro) estis pola esperantisto, kreinto kaj longtempa prezidanto de la E-rondo en Wałbrzych (Pollando).

Roman Stopa[redakti | redakti fonton]

Prof. d-ro Roman STOPA (naskiĝis en 1895, mortis en Krakovo la 15-an de aprilo 1995), estis specialisto pri afrikaj lingvoj, partopreninto de la Krakova UK en 1912, kaj gvidis multajn Esperanto-kursojn por instruistoj inter la du mondmilitoj.

Z[redakti | redakti fonton]

Stanisław Zausmer[redakti | redakti fonton]

Stanisław ZAUSMER (naskiĝis en 1905; mortis la 19-an de majo 1993) estis pola esperantisto kaj pioniro de la movado en Słupsk (Pollando) ([3]).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruslanda Esperantisto. Nefermita letero al s-ro de Beaufront. Nro 6 p.121-122. Jun-jul. 1906
  2. La Ondo de Esperanto 2022 Nº3
  3. http://zimslupsk.com/Mieczyslaw_Jordanowski,271,115.html[rompita ligilo]