Izabel Santiago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO
Izabel Santiago

kuracistino

Naskiĝo 1959
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 13-an de majo 2006
en Roterdamo
Nacieco Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
v  d  r
Information icon.svg


Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO [izaBEŬ krisTIna oliVEJra sanĉiAgu] (naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro en 1959; mortis la 13-an de majo 2006 en Roterdamo) estis brazila esperantistino de 1980 kaj profesie kuracistino, iam fakiĝinta pri psikiatrio kaj magistrino pri socia antropologio, okupiĝanta ankaŭ pri fitoterapio.

Vido[redakti | redakti fonton]

Ŝi partoprenis en UK-oj de Braziljo (1981), Antverpeno (1982) kaj Roterdamo (1988), kongreso de TEJO en Leuven (1982) kaj seminario TEJO-KER en Szentendre (1982), prezidantino de Internacia Festivalo de Pupteatro en Zagreb. Ŝi instruis Esperanton kaj gvidis muzikan programeron en radio Imprensa-FM.

Verko: O Que é Esperanto (Kio estas Esperanto) publikigita de la eldonejo Editora Brasiliense en la serio Coleção Primeiros Passos.[1]

Ŝi estis redaktoro de MONATO, rubrikoj Kuirado (1994-1997), Mozaiko (1995-1999) kaj Scienco (2000). Multjara revizianto kaj redakcia sekretario[2] de la sama revuo, volontulo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (ekde 1989).

Ŝi verkis precipe pri sciencismo/mistikismo de Carl Gustav Jung.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ISBN: 85-11-01185-4.
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/12, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.
  3. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/04, paĝo 3: Enkonduko verkita de Stefan Maul.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]