Izabel Santiago
Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1959 en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Morto | 13-an de majo 2006 en Roterdamo | ||||
Lingvoj | Esperanto vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esperantisto vd | ||||
| |||||
kuracistino | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO [izaBEŬ krisTIna oliVEJra sanĉiAgu] (naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro en 1959; mortis la 13-an de majo 2006 en Roterdamo) estis brazila esperantistino de 1980 kaj profesie kuracistino, iam fakiĝinta pri psikiatrio kaj magistrino pri socia antropologio, okupiĝanta ankaŭ pri fitoterapio.
Vido
Ŝi partoprenis en UK-oj de Braziljo (1981), Antverpeno (1982) kaj Roterdamo (1988), kongreso de TEJO en Leuven (1982) kaj seminario TEJO-KER en Szentendre (1982), prezidantino de Internacia Festivalo de Pupteatro en Zagreb. Ŝi instruis Esperanton kaj gvidis muzikan programeron en radio Imprensa-FM.
Verko: O Que é Esperanto (Kio estas Esperanto) publikigita de la eldonejo Editora Brasiliense en la serio Coleção Primeiros Passos.[1]
Ŝi estis redaktoro de MONATO, rubrikoj Kuirado (1994-1997), Mozaiko (1995-1999) kaj Scienco (2000). Multjara revizianto kaj redakcia sekretario[2] de la sama revuo, volontulo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (ekde 1989).
Ŝi verkis precipe pri sciencismo/mistikismo de Carl Gustav Jung.[3]
Referencoj
- ↑ ISBN: 85-11-01185-4.
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/12, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/04, paĝo 3: Enkonduko verkita de Stefan Maul.