Izabela Jogajlido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Izabela (Hungario))
Izabela Jogajlido
Reĝino de Hungario (progeedza)
Portreto de Izabela Jogajlido, de Lucas Cranach la Juna (ĉ. 1565)
Portreto de Izabela Jogajlido,
de Lucas Cranach la Juna (ĉ. 1565)
Regado 1539–1540
Kronado 23-a de februaro 1539
en Székesfehérvár, Hungario
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1519 (1519-01-18)
en Krakovo, Pollando
Morto 15-an de septembro 1559 (1559-09-15) (40-jaraĝa)
en Alba Iulia, Transilvanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malsano vd
Tombo Katedralo Sankta Mikaelo, Alba Iulia
Religio Romkatolikismo
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Familio
Dinastio Jogajlidoj (denaske)
Zápolya (progeedze)
Patro Sigismondo la 1-a de Pollando-Litovio
Patrino Bona Sforza
Gefratoj Katharina of Poland, Countess of Montfort • Sofia Jogajlido, dukino de Brunsvigo-Luneburgo • Katarina JogajlidoAnna Jogajlido • Regina Szafraniec • Anna Jagiellon • Hedvig Jogajlido, brandenburga princelektisto-edzino • John Jagiellon • Wojciech Olbracht • Sigismondo la 2-a de Pollando vd
Edz(in)o Johano la 1-a de Hungario
Infanoj Johano la 2-a de Hungario
Profesio
Okupo reĝino vd
Aktiva en Hungara reĝlando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Izabela Jogajlido
Izabela adiaŭas de Transilvanio

Izabela Jogajlido (naskiĝis 1519 en Krakovo; mortis la 15-an de septembro 1559 en Gyulafehérvár / Alba Iulia) estis reĝino hungara, edzino de reĝo Johano la 1-a kaj filino de Sigismondo la 1-a de Pollando-Litovio, patrino de Johano la 2-a.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Izabela edziniĝis al reĝo János Szapolyai (Johano la 1-a) en 1539 kaj post lia morto ŝi regis kune kun Georgo Fráter, Péter Petrovics kaj Bálint Török. En 1541 post okupado de fortikaĵo de Buda de Sulejmano la 1-a Izabela translokiĝis en Lippan, poste en Gyulafehérváron. En aŭgusto 1551 Georgo Fráter eksigis ŝin al favore de imperiestro Ferdinando la 1-a kaj Izabela iris al Pollando, sed la magnatoj senkontentaj post la morto de Georgo Fráter, revenigis ŝin en 1556. La 22-an de oktobro ŝi enmarŝis en Koloĵvaron kaj transprenis la regadon je la nomo de János Zsigmond (Johano la 2-a). Transilvanio estinta sub turka patronado tiel plene disiĝis de Hungarujo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon