Izabela de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Izabela de Kastilio.
Isabel de Hispanio
Isabel de Aragono kaj Kastilio
Princino de Hispanio (denaske)
Reĝino de Portugalio (progeedze)
Isabel de Hispanio, reĝino de Portugalio
Isabel de Hispanio, reĝino de Portugalio
Persona informo
Naskonomo Isabel de Aragón y Castilla
Isabel de Trastámara y Trastámara
Naskiĝo 2-an de oktobro 1470 (1470-10-02)
en Dueñas, Provinco Palencio,  Hispanio
Morto 23-an de aŭgusto 1498 (1498-08-23) (27-jaraĝa)
en Zaragozo,  Hispanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per postnaskaj komplikiĝoj vd
Tombo Convento de Santa Isabel de los Reyes, Toledo vd
Religio katolikismo
Lingvoj hispanaportugala vd
Ŝtataneco Reĝlando de KastilioKronlando de AragonoReĝlando Portugalio vd
Familio
Dinastio Trastamaro
Patro Fernando la 2-a de Aragono vd
Patrino Isabel la 1-a vd
Gefratoj Johano de Aragono kaj KastilioJohana de KastilioMaria de HispanioKaterino de Aragono • Alonso de Aragón • Johano de Aragono vd
Edz(in)o 1490-1491 Afonso, infanto de Portugalio • 1497-1498 Emanuelo la 1-a
Infanoj Miguel da Paz
Profesio
Okupo aristokrato • edz(in)o de monarĥo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Izabela de Hispanio (aŭ Isabel de Hispanio), nome pli precize Isabel de Aragono kaj KastilioIsabel de Trastamaro, naskiĝis la 2-an de oktobro 1470 en Dueñas, Palencio, mortis la 23-an de aŭgusto 1498 en Zaragozo) estis infantino (princino) de Kastilio kaj de Aragono kaj (progeedza) reĝino de Portugalio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis la plej aĝa filino de la Katolikaj Gereĝoj, do destinata dekomence al la ŝtataj necesoj. Post la Milito de Sukcedo, per kiu ŝia patrino akiris la kronon, en 1476 ŝi estis proklamita heredonto de la Krono fare de parlamento de Madrigal. Tamen 8 jarojn post ŝia naskiĝo, naskiĝis ankaŭ ŝia frato Johano, kiu anstataŭis ŝin laŭ la sukcedaj ordo kaj ebloj. Tiele en 1480 Johano estis proklamita Princo de Asturio.

Laŭ la Traktato de Alcáçovas en 1479 oni antaŭplanis geedziĝon de ŝi kun la princo heredonto de Portugalio nome Alfonso, sed en 1483 oni nuligis tiun interkonsenton denove interkonsente kaj ambaŭ geinfanoj kiuj jam loĝis kune en la sama portugala kastelo revenis ĉiu al siaj propraj kortegoj. Finfine en 1490 Isabel edziniĝis al la portugala princo Alfonso kiam ŝi estis 20-jaraĝa kjaj li nur 15-jaraĝa. Spite la evidentan ŝtatecan utilon de la geedziĝo la paro ŝajne enamiĝis, sed pro ŝajna akcidento (kelkaj opinias mortigo konvena al la Katolikaj Gereĝoj) Alfonso mortiĝis en 1491 kaj Isabel revenis al Hispanio senfila kaj vidvino. Ŝi estis tiom trista ke ŝi volis nur iĝi monaĥino.

Tamen la gepatroj devigis ŝin akcepti geedziĝon kun la reĝo de Portugalio nome Emanuelo la 1-a. Ŝi akceptis nur kondiĉe ke la portugala reĝo forpelu la judojn el Portugalio, kion li tute ne volis, sed devis akcepti por akiri konvenan geedziĝon, kiu okazis la 30-an de septembro 1497 en la ĉelima urbeto de Valencia de Alcántara.

La 6-an de oktobro 1497 mortiĝis ŝia frato la infanto Johano, princo de Asturio, kio igis ŝin denove heredonto de la regno de Kastilio. Isabel kaj Manuel estis kunvokataj de la Katolikaj Gereĝoj. La gereĝoj de Portugalio alvenis al la monaĥejo de Guadalupe la 7-an de aprilo 1498, kaj tie estis ricevataj de la Katolikaj Gereĝoj. Isabel estis tiam graveda kaj la 23-an de aŭgusto naskis filon nome Miguel de la Paz, kiu estis povunta herediĝi la tutan Iberion, sed mortis post du jaroj. Siaflanke Isabel mortis tuj postnaske.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Juan de Mariana: Historia general de España, vol. XIV, paĝo 13.