Izerogardado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flandra flago, 13a jarcento
Papavo-floro, la simbolo de la mortintaj soldatoj ĉe la Izero
IJzerwake 2017

La IzerogardadoIJzerwake en la nederlanda lingvo estas flandra naciisma manifestacio, kiu ekestis kiel deŝiro de la Izeropilgrimado.

Kial Paul Daels kaj Lionel Vandenberghe estis prezidantoj de la komitato de la Izeropelgrimado, ekestis malkontekto ĉe la radikaluloj ene de la Flandra Movado. La originala mesaĝo "Milito neniam plu", "Memregado" kaj "Dia paco" estis retradukitaj al "Paco", "Libereco" kaj "Toleremo". La radikaluloj opiniis ke la naciflandraj temoj tro foniĝis. Ankaŭ ene de la aktivuloj de la politika partio Vlaams Blok "toleremo" estis konsiderata kiel kritiko al ilia agado.

Diversaj protestgrupoj ekestis, interalie laborgrupo por la pliradikaligo de la Izeropligrimado. Rilatoj plu-malboniĝis kaj kiam Lionel Vandenberghe publike konfesis subteni la maldesktreman politikan partion SPIRIT (kiu kunlaboras kun la flandra socialisma partio), estis tro da streĉo por kune daŭrigi.

La 24an de aŭgusto 2004 por la unua fojo la radikuloj decidis organizi alternativan pelgrimadon en Steenstrate, ĉe la monumento de la gefratoj Van Raemdonck. La organizadon faris la aspc IJzerwake vzw, asocio kiu kunlaboras kun la Vlaams Blok (ekde 2004: Vlaams Belang), precipe ĉar kaj kaj la prezidanto(Johan Vanslambrouck, ankaŭ prezidanto de Voorpost), la kasisto (Luk Dieudonné), kunlaboranto (Luk Vermeulen) kaj la retejestro (Hans Verreyt) estas deĵorantoj de la Vlaams Belang. La antverpena membro de la konsilantaro de N-VA Luk Lemmens aliĝis al la estraro de la Izerogardado.

Precipe ekde la eldono de 2005 la subteno por la alternativa pelgrimado kreskas pro ĉeesto de famuloj ene de la Flandra Movado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]