Izeropilgrimado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Izeroturo en Diksmuide
Papavo-floro, la simbolo de la mortintaj soldatoj ĉe la Izero

Ekde 1920 (escepte de la militaj jaroj 1940-45) en la flandra urbo Diksmuide oni okazigas Izeropilgrimadon, IJzerbedevaart en la nederlanda. La nomo devenas de la rivero Izero.

Tiun ĉi eventon oni organizas rememore al la batalpereintaj flandraj soldatoj de la Unua mondmilito. Per la organizado de pilgrimado ĉiujara la organizantoj volas vivteni la mesaĝon de la flandraj naciistoj dum la milito. Flandroj estis diskriminaciataj, ĉar ili estis devigitaj paroli la francan. 80% de belgaj la soldatoj je la paflinio estis flandroj. Ili ne havis ŝancon je pli alta posteno, ĉar ofte temis pri homoj kiuj ne aŭ apenaŭ regis la francan.

La originala mesaĝo de la pilgrimado estis Ne plu milito, Memregado kaj Dia paco. Poste tiu ĉi tradukiĝis de la organizanta komitato al Paco, Libereco kaj Toleremo.

Ekde la konstruo de la Izeroturo en 1928 kaj ĝia definitiva inaŭguro je la 24a de aŭgusto 1930, tiu ĉi tombeja monumento iĝis la kolektejo por la pilgrimadoj. La Izeropilgrimadoj kreskis dum la du mondmilitoj, interalie pro la aktiveco de Clemens De Landtsheer ĝis la plej grava manifestacio de la kultura kaj politika Flandra Movado.

Dum la Dua mondmilito la pilgrimadoj estis daŭrigitaj kiel eventoj sen amasoj, sed kun diskonigo de paroladoj pere de radio., sed la germana okupanto ĝin misuzis. Pluraj flamingantoj aktive kunlaboris kun la okupanto, kaj tio kolerigis multajn aliajn. Tuj post la milito, en 1946 la Izeroturo eĉ estis eksplodigita de nekonatoj.

Ekde 1946 la Izeropilgrimado estis reorganizita sub la nomo Jeugdbedevaart voor Eerherstel [Junulara Pilgimado por la Rebonigo de la Honoro]. Tio ĉi estis la ĝermo por la postaj plenvaloraj pilgrimadoj.

Ekde la 80aj jaroj de la pasinta jarmilo ekstremistoj misuzis la pilgrimadon por inviti neonaziojn al Diksmuide. Dum jaroj la organiza komitato batalis por ke tiuj ne sukcesu doni malbonan nomon al la evento.

La organiza komitato sub gvidado de Paul Daels kaj Lionel Vandenberghe provis allogi pli larĝan publikon organizante alispecajn aktivecojn en la spirito de Paco, Libera Flandrio kaj Toleremo. Al ekstremistoj tio tute ne plaĉis kaj en 1996 estis serioza konflikto. Ekde la jaro 2003 la ekstremistoj organizas propran renkontiĝon, la Izerogardado, ĉe la monumento de la fratoj Van Raemdonck.

Koncernante la estonteco de Flandrio, la komitato ekde 2004 malkaŝe pledas por Flandrio kiel sendependa membroŝtato de la Eŭropa Unio. Ekde 2000 la komitato malfermas la movadon por flandroj kun eksterlanda deveno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]