Izomero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas pri izomeroj en kemio. La alia aĵo estas nuklea izomero.

Izomeroj estas molekuloj, ĉe kiuj la atomkernoj entenas samnombrajn protonojn kaj neŭtronojn, sed ilia strukturo aŭ spaca konstruo diferencas. La unua tipo estas la struktura izomerio, la dua la stereoizomerio.

La strukturan izomerion kaŭzas flanka grupo aŭ situo de funkcia grupo.

izomeroj de la propanolo
izomeroj de la propanolo
  • I. propan-1-olo
  • II. propan-2-olo
  • III. metil-etil-etero

La stereoizomerio venas el tio, ke la atomoj de la organikaj kombinaĵoj kuŝas ne en la sama ebeno. Tiel unu kombinaĵo povas estis ebena spegulbildo de alia (enantiomero) aŭ aliforme diferencas en la spaca konstruo (dia-stereomero). Ili havas du formojn: ili estas turneblaj unu en la alian tra la kemia ligo (konformaciaj izomeroj) aŭ ne (cis-trans-izomeroj).

Izomerio estas ankaŭ tiu fenomeno, kiun rimarkis Pasteur: kelkaj kombinaĵoj povas diferenci nur en tio, ke ilia solvaĵo detrunas la polarizan ebenon de la polarizita dekstren aŭ maldekstren. Por tiu izomerio la plej konatak ekzemplo estas la solvaĵo de la simplaj sukeroj: la dekstre turniganta sukero ricevas d-antaŭsignon, dum la maldekstre (live) turniganta l aŭ m-antaŭsignon.