Izrael Lejzerowicz

El Vikipedio
(Alidirektita el Izrael LEJZEROWICZ)
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de Izrael Lejzerowicz: El la "Verda Bibllo", Hungara Esperanto-Asocio, 1978

Izrael LEJZEROWICZ (Lejzero'viĉ) (naskiĝis 1901, mortis 1942) estis pola pentrartisto, skribisto de multaj lingvoj, ĵurnalisto, satiristo, komercisto, ankaŭ aŭtoro de esperantlingvaj verkoj.

Lejzerowicz, kiu esperantistiĝis en 1912, tradukis el la jida lingvo (La sorĉistino el Kastilio de Ŝalom Ashkaj) kaj el la hebrea (Dibuk de An-Ski). Konatigis lin antaŭ ĉio lia satiro El la "Verda Biblio" (1935). Li uzis la pseŭdonomojn Ilo kaj Georgo Verda. Lejzerowicz estis brila oratoro, fervora instruisto de Esperanto kaj talenta ĵurnalisto. Liaj artikoloj aperadis en Pola Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo. En la jaro 1925 li fariĝis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio kaj en 1930 li estis la ĝenerala sekretario de la Organiza Komitato de la 4-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto.

Dum la germana okupado li sekrete aranĝis Zamenhof-vesperon en la Varsovia juda geto. Izrael Lejzerowicz pereis kun sia familio en nazia ekstermejo Treblinka.

[redakti] Rete legeblaj verkoj



Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Lejzerovicz (lejzeroviĉ) Izrael (ps. Ilo, Georgo Verda), hebreo, ĵur­nalisto, komercisto. Nask. 4 jun. 1901 en Lodz. Gvidanto de la E-movado en Lodz kaj unu el la plej agemaj E-istoj en Pollando. De lia E-iĝo li laboras en la plej diversaj sferoj de la movado. Li edukis multajn fervorajn E-istojn. Multaj prelegoj, prezentadoj, artikoloj kaj aliaj gravaj faktoj, kiel ekz. aŭtoreco de Projekto pri Int. Organizo rimarkigas la agad­on de L. Kelkjara prez. de la Tut­monda E Hebrea Asocio. Verkis lernolibron kaj ŝlosilon por judoj. Liaj artikoloj konstante aperadis en Pola E-isto, HDE kaj LM. Kiel origi­nala verkisto li distingiĝas per brila satiro, kiu estas unu el la plej indi­viduaj fenomenoj en la E-ista litera­turo. Kiel tradukisto li estas en la unua vico; aperis de li Dibuk (mis­tera dramo de An-Ski) el la hebrea kaj La Sorĉistino el Kastilio (romano de Salom Aŝ) el la juda ling­vo, 1933. LK. F. SZILÁGYI.


VojaghoKovrilo.jpg
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.
VojaghoKovrilo.jpg
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj