Jáchymov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ: Nový Jáchymov.
Jáchymov
germane Sankt Joachimsthal
urbo
Banloka parto de urbo Jáchymov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jáchymov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Ostrov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Memorindaĵoj
Situo Jáchymov
 - koordinatoj 50° 21′ 58″ N 12° 55′ 24″ O / 50.36611 °N, 12.92333 °O / 50.36611; 12.92333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 756 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 570 m s. m.
Areo 51,11 km² (5 111 ha)
Loĝantaro 2 396 (2023)
Denseco 46,88 loĝ./km²
Estiĝo 16-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 362 51 ĝis 363 01
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 555215
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jáchymov
Retpaĝo: www.mestojachymov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Jáchymov (germane Sankt Joachimsthal; Esperantigite Jaĥimovo) estas banurbo en la okcidenta Bohemio en Ercmontaro sub monto Klinovec, norde de Karlovy Vary en Ĉeĥio. En 2023 la urbo havis 2 396 loĝantojn. En la loĝloko estas radioaktivaj banoj, industrioj elektroteknika kaj tekstilia. Ekde 1516 tie miniĝis arĝento, ekde 1519 stampiĝis Taleroj de Jachymov en la Reĝa Monfarejo. Ekde la mezo de la 19-a jarcento ĝis 1960 miniĝis urania erco.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Merklín, Boží Dar, Ostrov, Abertamy, Krásný Les, Loučná pod Klínovcem kaj Oberwiesenthal.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Apartaj vikipediaj artikoloj ekzistas pri la vidindaĵoj urbodomo de Jáchymov, Preĝejo de Sankta Joakimo, Statuaro de la Plej Sankta Triunuo, Freundstein, Tombeja-Hospitala Preĝejo, Knabina salto kaj Sanatorio Běhounek.

Laŭ historia vidpunkto Jáchymov estis unu el la plej junaj urboj de nuna Ĉeĥio. Kelkfoje dum la proksimume 500 jaroj de sia ekzisto ĝi turnis al si la tutmondan atenton.

Ankoraŭ inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj la urbo estis nur forgesita loko en profundaj arbaroj. Tie estis mezepoka vilaĝo Konradsgrün, sur kies ruinoj, post malkovro de riĉaj arĝentaj tavoloj estis fondita en la jaro 1516 la urbo Jáchymov (origine nomata "Sankt Joachimsthal"-"Valo de Sankta Joakimo"). De la nomo Joachimsthal devenis la moneronomo "Joachimsthaler" poste "Taler" (talero) kaj fine "dollar" (dolaro). Fondintoj de la urbo estis grafoj Šlik de Ostrov-branĉo, kiuj ĉi tie malfermis minejon.

Ĉar la arĝentaj minejoj liveris sufiĉe da tiu ĉi altnivela metalo, la urbo rapide kreskis kaj viciĝis al la signifaj eŭropaj grandurboj kaj fariĝis elstara centro de progresa mineja tekniko, scienco, arto kaj komerco. Ĝi estis tiam preskaŭ samsignifa kiel la ĉefurbo de Ĉeĥa Regno - Prago.

Apud minejoj tie estis fondita grafa monfarejo kaj ekde la jaro 1519 en ĝi estis stampataj famaj "taleroj de Jáchymov". "Talero de Jáchymov" famiĝis kiel la plej kvalita mono en la mondo (Vd la artikolon Monerstampejo en Jáchymov).

Pro ŝtorma enmigrado la urbo jam dum 16 jaroj atingis kulminon de sia disvolviĝo kaj en la jaro 1533 vivis tie 18 mil loĝantoj. Krom entreprenistoj kaj ministoj la urbo allogis ankaŭ multajn sciencistojn kaj artistojn.

Tie loĝis humanisto D-ro Georgius Agricola - kuracisto kaj farmaciisto - aŭtoro de famaj "Dek du libroj pri minado kaj metalurgio", ankaŭ fama paroĥestro Johano Mathesius, disĉiplo kaj amiko de Martin Luther; poeto kaj muzikisto Nikl Hermann kaj vico da oraĵistoj, gravuristoj, stanaĵistoj ktp.

Sed la arĝento elĉerpiĝis - post la jaro 1550 rapide venis malprospero kaj la homoj elmigradis. En la jaro 1618 tie vivis nur 500 loĝantoj. La restinta loĝantaro minadis akompanajn ercojn, speciale kobalton, pro blua koloro liverata al la vitrofabrikoj, kaj ankaŭ arsenon.

La minado iom post iom ĉesis kaj la "tridekjara milito" dekaden-cigis la urbon. Tiam ankaŭ forbrulis (en la jaro 1636) burgo de Šlikoj "Freundenstein". Samtempe la minado plene ĉesis.

Komence de la 18-a jarcento venis ioma reviviĝo kaj estis fondita la unua mineja metilernejo en la mondo - en la jaro 1716.

En la 18-a jarcento oni revivigis nur minadon de ercoj kun arseno, plumbo, kobalto, bismuto, poste eĉ uranio, kiujn oni uzadis kiel krud-aĵo por produktado de koloroj. La koloroj estis bezonataj en proksimaj fabrikoj por ornami ties produktojn.

Jam la 12-an de marto de 1864 trovis la ministoj en minejo SVORNOST (=KONKORDO) en profundo de 500 metroj tre fortan f'onton de akvo, varma 2.5 - 28 °C de Celsius, kies kuraca efiko estis konata ankoraŭ antaŭ la malkovro de radioaktiveco de geedzoj Curie.

Sed la veran reviviĝon Jáchymov atendis tricent jarojn. Pri ĝia nova famo decidiĝis en Parizo, kie post longa esplorado de la peĉblendo (= urani-erco, ĉeĥe jáchymovský smolinec) el Jáchymov en modesta laborejo geedzoj Maria kaj Pierre Curie malkovris radiumon en la jaro 1898 esplorinte diversajn uraniajn ercojn kaj ties radiadon. Iliaj malkovroj havis grandan signifon por la urbo. Jáchymov preskaŭ dumnokte fariĝis denove centro, kien direktiĝis sciencistoj, politik-istoj, komercistoj kaj ankaŭ kuracistoj, ĉar iom post iom oni pruvadis kuracan efikon de la radioaktiva radiado el subteraj akvoj en Jáchymovaj minejoj. La unuaj banejoj estis primitivaj, sed sukcesoj estis rimarkindaj, precipe ĉe reŭmatismo. Unu el la plej fortaj fontoj kun resenigaj efikoj estis malkovrita en la jaro 1905 kaj jam en la jaro 1906 estis en Jáchymov fondita la unua radioaktiva banejo en la mondo. La fonton oni nomis honore al inventistino de radiumo - fonto de Marie Curie-Sklodowska. Ankoraŭ antaŭ la Unua mondmilito estis konstruitaj en la urbo multekostaj sed grandaj bankuracaj objektoj; la plej bone ekipita el ĉiuj tiamaj objektoj de la tuta mondo estis hotelo RADIUM-PALACO, kiu estis konstruita en la j. 1912.

Honore al Maria Curie-Skloaowska, kiu vizitis la 19-an de junio 1925 la urbon Jáchymov, ankaŭ la Radium-palaco portas ŝian nomon.

Mallonge antaŭ la Dua mondmilito Jáchymov kontribuis por malkovro de la atomfisio (nuklea fendiĝo) de uranio kaj por eluzado de la atomenergio per la fundamenta esplormaterialo. Komence de la atomepoko denove estis ŝatata la urari-erco. Post la jaro 1945 per siaj provizoj de la peĉblendo signife kontribuis Jácnymov en la pacbatalo.

Ĝis la dudekaj jaroj de 1a 20-a jarcento en la ĉirkaŭaĵo estis minata unu triono de la monda produktado de radiumo. Sed ankaŭ la trovejoj de la urani-erco estis elĉerpitaj kaj en la jaro 1964 estis tie fermita la lasta minejo. Tute finiĝis la mineja epoko kaj en la urbo komenciĝis definitive nur etapo de la kuracado.

Per ampleksaj hidro-geologiaj esploroj oni trovis kaj malfermis pluajn novajn fontojn de la terma radioaktiva kuracakvo, inter ili precipe fortan fonton, kiu nomiĝis laŭ elstara radiologo, fondinto de ĉeĥa atomfiziko - konata ankaŭ kiel polusesploristo - akademiano František Běhounek.

Kaj la loĝantaro komencis rekonstruadi historian parton de la urbo, konstruis novajn loĝejojn, parkojn, stratojn kaj apud la fama Radium-palaco elkreskis en la jaro 1975 nova sanatorio, portan-ta nomon de akademiano František Běhounek.

Vere estis tio ĝuste banloko JÁCHYMOV, unua en la mondo, kiu uzis la radium-aktivecon ne por la produktado de atom-bomboj, sed por prospero kaj utilo de la homaro - por resanigo aŭ plibonigo de malsanaj homoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 586
18806 628
18907 133
19007 385
19107 627
19217 173
JaroLoĝantoj
19307 404
19506 659
19614 608
19703 289
19803 375
19912 716
JaroLoĝantoj
20012 830
20142 815
20162 664
20172 586
20182 549
20192 511
JaroLoĝantoj
20202 470
20212 207
20222 315
20232 396

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.