Ján Göldrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ján Göldrich
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1932 (1932-11-30)
Morto 30-an de novembro 2007 (2007-11-30) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ján Göldrich (1933 - 2008), slovaka esperantisto. Li konatiĝis kun Esperanto en sia naska Liptov-regiono dum gimnaziaj studoj en Liptovský Mikuláš . Liaj esperantaj komencoj estis ligitaj kun Miloš Droppa kaj Milan Zvara, kiuj estis kunstudentoj en la sama gimnazio.

Profesie li laboris kiel profesoro en gimnazio de Handlová. Li apartenis inter adeptoj de filozofio de interna ideo de Esperanto. Ĉiam prezentis sian internaciismon kaj sian profundan rilaton al filozofio. Krom filozofio lia granda hobio estis esperanta literaturo. Li verkis filozofiajn eseojn kaj dum E-renkontiĝoj estis regula ĵuriano por originalaj kaj tradukaj verkoj.

Li multe publikigis pri Esperanto-movado kaj pri la lingvo en esperantaj kaj neesperantaj periodaĵoj. Membro de SEA kaj individua membro de UEA li estis de la jaro 1969. Longajn jarojn li estis funkciulo en diversaj niveloj de E-movado en Slovakio. Pli ol dudek jaroj li estis gvidpersono de E-klubo „Ministo“ en Handlová, kie li ankaŭ instruis la lingvon. Li estis de 1990 ĝis 1993 prezidanto de Mezslovakia regiona komitato de SEA kaj laboris kiel membro kaj poste kiel vicprezidanto de SEA. Pro sia laboro estis honorigita per bronza insigno de SEA.

J. Göldrich aktivadis ankaŭ internacie. Li laboris kiel komitatano de OSIEK. Li estis regula partoprenanto kaj preleganto dum konferencoj de OSIEK. Danke al Esperanto li ofte vojaĝis kaj kelkfoje partoprenis en UK-oj. Lia skriba verkaro estas granda, bedaŭrinde dissemita en multaj periodaĵoj. Altnivele estis taksitaj liaj artikoloj pri praktika laboro en E-klubo. Lia laste eldonita verko Esperantaĵo eldonis kiel bibliofilo en 2007 Biblioteko de G. F. Belopotocký en L. Mikuláš.