Ján Vajs

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ján Vajs (naskiĝis 1953 en Palúdzka, Slovakio), estas slovaka esperantisto. Al Esperanto li dediĉas ekde 1982, kiam li komencis studi korespondan kurson, kiun gvidis Milan Zvara. Poste li finstudis kursojn gvidatajn de Anton Zachariáš kaj Miloslav Rybín kaj dum Somera lernejo (SELE) en Eger (Hungarujo) li studis sub gvido de Dimitar Dimitrov. En 1983 li sukcese faris asociajn ekzamenojn. Li agadas en Esperanto-movado kaj praktike uzas la lingvon en sia profesia vivo kaj siaj hobioj – speleologio, vojaĝado kaj turismo.


Enhavo

[redakti] Esperanto-movado

En la movado J. Vajs aktivas de 1983. En la sama jaro li partoprenis internacian lernejon por funkciuloj de Esperantaj organizaĵoj (KIK) en Varna (Bulgario). Li agadis en EK L. Mikuláš kiel vicprezidanto. Poste li laboris kiel prezidanto de Mezslovakia komitato de SEA kaj sekretario de Slovakia Esperanto-Asocio (SEA). Post malapero de SEA li estis en 1995 kunfondinto kaj unua prezidanto de Mezslovakia Esperanto-ligo (MEL). En 1997 estis kunfondinto de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF), kie prezidantis dum 1998 – 2001. Nun laboras kiel sekretario de Liptova Esperanto-Klubo.

[redakti] Praktika uzo de Esperanto

[redakti] Speleologio

J. Vajs apartenas al internacia fakgrupo de speleologoj kiuj praktike uzas la lingvon. Kadre de la fakagado li iniciatis organizadon de Speleotendaroj. Li kunorganizis kaj partoprenis kvin speleotendarojn en Slovakio (tri foje en montaro Malaltaj Tatroj, unufoje en montaro Altaj Tatroj) kaj Hungario (en montaro Mecsek). Li partoprenis speleologiajn ekspediciojn, dum kiuj estis kunigita Esperanto kaj speleologio: • RODOPY 89' (Bulgario) • KONTAKT 90' (Aŭstrio kaj Italio) • MONT BLANC 91' (Svislando, Francio) • GIBRALTÁR 92' (Hispanio, Ĝibraltaro) • AGUJ 94' (Mongolio). J. Vajs kontribuis al farado de speleologia fakvortaro kaj al la faka bulteno Vesperto.


[redakti] Kooperativismo

J. Vajs estis membro de Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo (IKEO). Li partoprenis kelkajn konferencojn kaj renkontiĝojn de IKEO kaj gvidis ĝian nacian branĉon. Li kontribuadis al oficiala eldonaĵo de IKEO.

[redakti] Vojaĝado kaj turismo

Baze de uzo de Esperanto J. Vajs iniciatis, organizis kaj partoprenis kelkajn vojaĝajn kaj turismajn projektojn: • 12 MONATOJ – 12 MONTOPINTOJ (piedturismo tra slovakaj montaroj en 2004) • DANUBA CIKLOVOJO (biciklado laŭ rivero Danubo de ĝia fonto ĝis Nigra maro) • SUKCENA VOJO (biciklado de Balta maro ĝis Adriatika maro) Kune kun aliaj esperantistoj elportis verdan flagon al multaj montopintoj, i.a. sur Fuĵi-monto (3. 776, Japanio) dum 92. UK en Jokohamo 2007, Ararato (5. 137, Turkujo) kaj Damavando (5.671, Irano) en 2008, Jebel Toubkal (4.176, Maroko). J. Vajs praktike uzis Esperanton dum vizito de 58 landoj en 5 kontinentoj. Li partoprenis 8 UK-ojn.

[redakti] Redakta laboro

Subtatrano

E-klubo en Liptovský Mikuláš eldonadis 1984 – 1989 la kluban informilon Subtatrano en eldonkavnto 80 pecojn. Ĝi estis la komuna informilo por 6 kluboj kaj rondetoj de Liptov-regiono. J. Vajs estis ĝia kunredaktoro en la unua periodo kun Alojz Lutonský kaj Miloslav Rybín, kaj en la dua periodo kun Elena Beňová kaj Anna Fullová. Poste li priskribis ĝian historion kaj bibliografion.

Esperantisto Slovaka

En 1999 – 2001 li estis membro de redakta konsilantaro de tutslovaka gazeto Esperantisto Slovaka. En 2008 – 2010 li estis ĝia respondeca redaktoro. En la gazeto li publicis seriaĵojn de kontribuoj pri Spuroj de Esperanto en Slovakio, pri Tre gravaj personoj kaj artikolojn sciigantajn pri interesaĵoj de Slovakio kaj per kio slovakoj kontribuis al la mondo.

Aliaj E-periodaĵoj

J. Vajs estis membro de redaktejo de Kooperativa Stelo, oficiala eldonaĵo de IKEO eldonata en Esperanto inter 1981- 1994 kaj de la redaktejo de Vesperto, oficiala bulteno de speleologia fakgrupo eldonata 1988 – 1991.

[redakti] Verkaro

[redakti] Originalaj verkoj

1. Vajs, Ján: ESPERANTO NA LIPTOVE v rokoch 1980 - 1985, samizdato, L. Mikuláš 1990, slovake

2. Vajs, Ján – Zvara, Milan: GVIDLIBRO 1991-1993, SEA Poprad, 1991, samizdato,

3. Vajs, Ján: MEMORLIBRO, EK L. Mikuláš, 1992, samizdato

4. Vajs, Ján: E. V. TVAROŽEK, LEK en eldonserio Personecoj de Esperanto, 1998,

5. Vajs, Ján: ŜAFAĴOJ, Biblioteko de G. F. Belopotocký L. Mikuláš, 2002, ISBN 80-85702-62-2

6. Vajs, Ján: LA DUA DECENIO, RV print Uhorská Ves, 2002, ISBN 80-968908-0-8

7. Vajs, Ján: 12 MONATOJ – 12 MONTOPINTOJ, Espero Parizánske, 2006, ISBN 80-969042-8-0

8. Vajs, Ján kaj kolektivo: PLENA ILUSTRITA ĈEVALO Espero por LEK, Partizánske, 2006, ISBN 80-969042-9-9

9. Vajs, Ján: SUBTATRANO, HISTORIO KAJ BIBLIOGRAFIO, Biblioteko de G. F. Belopotockého L. Mikuláš, 2006, ISBN 80-85702-83-5

10. Vajs, Ján: ENKORPIGITA TOLEREMO, MILOSLAV RYBÍN, Espero por LEK, Partizánske, 2006, ISBN 80-969533-1-1

11. Vajs, Ján: 100 GRAVAJ PERSONOJ de la slovakia Esperanto-movado, Espero por LEK, Partizánske, 2007, ISBN 978-80-969533-5-6

12. Vajs, Ján: 100 GRAVAJ PERSONOJ de slovakia Esperanto-movado.Dua korektita kaj kompletigita eldono. Espero por LEK, Partizánske, 2009, ISBN 978-80-89366-07-1


[redakti] Tradukoj

1. Sekelj, Tibor: TEMÜDŽIN, traduko el E al slovaka, eldonis A-projekt s. r. o Bratislava, 1995, ISBN 80-967367-0-1

2. Dobrovičová, Margita: LA KNABINO KUN VIZAĜO DE LUNO, Traduko el slovaka al Esperanto, Ex libris L. Mikuláš, 2002, ISBN 80-968386-3-6

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj