Ján Valašťan-Dolinský
El Vikipedio
Ján VALAŠŤAN-DOLINSKÝ (1892-1985) estis slovaka esperantisto, instruisto kaj Merita Artisto.
Valašťan-Dolinský estis aŭtoro de ampleksaj lernolibroj, de "Malgranda vortaro Esperanta-slovaka kaj slovaka-Esperanta" (1948) kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (1970). Li kontribuis al la Slovaka Antologio (1977) kiel tradukanto. Originalaj poemoj: En Aŭtuno, Rememoro, Profunda Okulparo. Tradukoj: Je la foiro en Detva de Timrava, Adam Šangala de Nádaŝi-Jégé kaj multaj tradukoj de Hviezdoslav.
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Trovu « Ján Valašťan-Dolinský » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Libroj de kaj pri Ján Valašťan-Dolinský en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
