János Asbóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Asbóth
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1845 (1845-06-07)
en Victor Vlad Delamarina
Morto 28-an de junio 1911 (1911-06-28) (66-jaraĝa)
en Vidiná
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Zuriko vd
Partio Liberal Party vd
Familio
Patro Lajos Asbóth vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistoverkisto • etnologo • etnografo • akademiulo vd
Laborkampo literaturoetnografiopolitiko vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ASBÓTH János (aŝbot) estis hungara verkisto, ĵurnalisto, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1892) naskita en Lugoskisfalu la 7-an de junio 1845 kaj mortinta en Videfalva la 28-an de junio 1911. Li estis la filo de generalo Lajos Asbóth.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Asbóth komencis studi en la teknikuniversitato de Pest (urbo), sed pro suspekto pri komploto en 1863 estis alstarigita antaŭ milittribunalon. En 1866 en Parizo li enpaŝis la Klapka-legion. Inter 1867–72 li laboris en diversaj oficejoj, ekde 1879 en ministerio por eksterlandaj aferoj. En 1872 li estis la ĉefkunlaboranto de gazetoj Kelet Népe, de Magyarország de Budapeŝto. Inter 18871901 li estis deputito de hungara landkunveno. Li estis plurfoje en Afriko, Bosnio-Hercegovino. En la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento lia romano Álmok álmodója (Sonĝanto de sonĝoj) estis taksata kiel ĉefverko de hungara literaturo.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Egy bolyongó tárcájából (I–II. Pest, 1866);
  • Három nemzedék (Pest, 1873);
  • Irodalmi és politikai arcképek (Bp., 1876);
  • Álmok álmodója (romano, Bp., 1878);
  • Korunk uralkodó eszméi (Bp., 1896)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.