János Józsa (hidrologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el János Balázs Józsa)

János Józsa [jAnoŝ jOĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Józsa János estas hungara hidrologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (koresponda en 2013, ordinara en 2019).

János Józsa [1] naskiĝis la 9-an de marto 1957 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Józsa akiris inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1981. Post siaj studoj li laboris en diversaj hidrologiaj institutoj, dume li esploris en Suomio en 1991. En 1991 li doktoriĝis en la universitato, li kandidatiĝis en 1993 (CSc), li doktoriĝis (DSc) en la akademio en 2003. En 1994 li komencis instrui en la menciita universitato, kie li estis docento en 1996. Li estis nomumita universitata profesoro en 2003, en la sekva jaro li iĝis katedrestro, inter 2015-2018 rektoro. Ekde 1995 li ricevis premiojn. Li okupiĝas pri malprofundaj lagoj, ĉefe pri Fertő kaj suomiaj lagoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Földgátak feszültségeinek és alakváltozásainak meghatározása véges elem módszerrel (1985)
  • Shallow lake modelling using quadtree-based grids (1994)
  • Water balance analysis for the Tonle Sap lake - floodplain system (2014)
  • A Duna hordalékvizsgálatai a SEDDON osztrák-magyar együttműködési projekt keretében (2015)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.