János Balogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BALOGH János estis hungara ŝakisto, advokato. Li naskiĝis en Kézdivásárhely la 10-an de septembro 1892 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de aŭgusto 1980.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Balogh havigis jurdoktortitolon en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste li faris advokatan ekzamenon. Ekde 1926 ĝis 1934 li estis advokato en sia naskiĝurbo. Ekde 1934 li vivis en Budapeŝto. Li estis juĝisto, poste notario. En jaroj 1935–39 li estis ano de la gajninta hungara teamo en la korespondanta ŝakolimpio. Kiel ŝakisto li estis hungara selektitulo inter 1936 kaj 1938, kiel korespondanta ŝakisto ekde 1940 ĝis 1962. Li estis la unua hungara ŝakisto, kiu de la IFSB ricevis el inter la korespondantaj ŝakistoj la titolon de ŝakmajstro.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

  • Inter 1926 kaj 1931 li estis ano de la rumana olimpia ŝakteamo, en 1930 li estis rumana ĉampiono.
  • Kiel korespondanta ŝakisto en 1929 li havigis la 1-an lokon en la konkurso de Wiener Schachzeitung, en 1930 samloke estis la 2-a.
  • En jaroj 1935–39 li estis ano de la gajninta hungara teamo en la korespondanta ŝakolimpio
  • En 1936 en la neoficiala ŝakolimpio de München li estis ano de la gajninta hungara teamo.
  • En 1947 li denove gajnis en la rumana ĉampioneco kiel sola eksterlandano.
  • En 1930 en la unua konkurso de la Internacia Korespondanta Ŝakligo (IFSB) li gajnis la 2–3-ajn lokojn, en 1932 la 4-an.
  • En 1941–42 li estis la 2-a en la hungara korespondanta ŝakolimpio.
  • En 1950–52 li estis ano de la gajninta hungara teamo en la korespondanta ŝakolimpio.
  • En 1960–62 li estis hungara korespondanta ĉampiono.

Fonto[redakti | redakti fonton]