János Bethlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Bethlen
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1613 (1613-11-16)
en Albești
Morto 13-an de februaro 1678 (1678-02-13) (64-jaraĝa)
en Sibiu
Lingvoj latinahungara
Ŝtataneco Princlando Transilvanio
Alma mater Alma Mater Viadrina
Familio
Patro Farkas Bethlen
Patrino Anna Kemény de Magyar-Gyerö-Monostor
Infanoj Miklós Bethlen • Pál Bethlen de Bethlen
Okupo
Okupo historiistopolitikisto
vdr

BETHLEN János, bethleni (betlen) estis kanceliero de Transilvanujo, historiverkisto naskita Kisbún en 1613 kaj mortinta enNagyszeben la 13-an de februaro 1678.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis en manovro de Georgo Rákóczi la 1-a en 1644. Ekde 1651 ĝis 1656 li estis ĉefprefekto de departemento Torda, ekde 1656 de departemento Küküllő. En aŭtuno de 1653 li estis la sendito de Georgo Rákóczi la 2-a ĉe la reĝo de Pollando. En la malbonŝanca pola manovro de 1657 li estis inter 27-a de aprilo ĝis 14-a de aŭgusto komandanto de Krakovo. En oktobro de 1657 li estis konsilanto de Francisko Rhédey, poste en 1658 adepto de Akoŝo Barcsai. La 2-an de junio 1659 li fariĝis kanceliero. Tiam li verkis por informi la eksterkandon sian memoraĵon Innocentia Transylvaniae, en kiu mallaŭdis reganton Georgo Rákóczi la 2-a. Ekde 26-a de junio 1660 li estis ĉefkapitano de Udvarhelyszék. En decembro 1660 li aliĝis al Johano Kemény. La 22-a de januaro 1662 li partoprenis en la batalo de Keménynagyszöllős kaj tuj post tiu li aliĝis al Apafi la 1-a kaj li plurestis kanceliero.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Rerum Transylvanicarum libri IV. (Nagyszeben), 1663 kaj Amsterdam 1664, ankaŭ germane);
  • Historia rerum Transylvanicarum ab anno 1662-73 (Eldonis Elek Horányi, Bécs, 1782, Kolozsvár, 1789).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bodnár Gyula: B. J. erdélyi kancellár és történetíró (Nagyvárad, 1922).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]