János Csengery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Csengery
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1856 (1856-10-02)
en Satu Mare
Morto 21-an de aprilo 1945 (1945-04-21) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano István Csengery
Okupo
Okupo klasika filologo • tradukisto
vdr

CSENGERI János (ĉengeri) ĝis 1878 Czenger, ĝis 1922 Csengeri estis hungara klasik-filologo, tradukisto, universitata profesoro, ano de la MTA naskita en Satmaro la 2-an de oktobro 1856 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de aprilo 1945.

Kariero[redakti | redakti fonton]

János Csengery finis la universitaton en Budapeŝto kaj instruis en mezlernejoj en provinco kaj en Budapeŝto. De 1890 li estis privatprofesoro de la Universitato de Budapeŝto. En 1892 ekigis kaj redaktis ĝis 1896 la revuon Magyar Pedagógia. De 1896 li estis profesoro de la Universitato de Koloĵvaro, poste ĝis 1927 de la Universitato de Segedo, en 1915-16 rektoro. De 1933 li vivis en Budapeŝto. Li verkis krom studojn ankaŭ mezlernejajn lernolibrojn. De 1880 ĝis la fino de sia vivo li tradukis el helena kaj romia literaturoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon
  • Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, 1994.