János Damjanich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

DAMJANICH János Jovan Damjanić (damjaniĉ) estis serbdevena honvedgeneralo dum la hungara revolucio de 1848, estinta imperiestra oficiro naskiĝinta en Strása la 8-an de decembro 1804 kaj mortinta en Arado la 6-an de oktobro 1849.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Damjanich aliĝis al la hungara honvedaro en la somero de 1848 kiel majoro de honvedbataliono la 3-a de Segedo. Oni nomumis lin generalo 20-an de decembro 1848 kiel agnosko de sukcesaj bataloj en suda parto de Hungario. Ekde 16-a de januaro 1849 li estis komandanto de la korpuso. Li havis gravajn sukcesojn dum la printempa militmarŝo; al lia nomo ligiĝas unuavice la venkoj de la luktoj ĉe Szolnok, Hatvan, Tápióbicske, Isaszeg, Vác kaj Nagysalló. Al liaj venkoj kontribuis kaj lia militoscio kaj lia persona kuraĝo. En printempo de 1849 rompiĝis lia piedo kaj ne plu povis partopreni en la militoperacoj. En aŭgusto de 1849 li iĝis komandanto de la fortikaĵo de Arado. Li senarmiĝis antaŭ la rusaj taĉmentoj je alvoko de Artúr Görgey. Oni ekzekutis lin kun liaj 12 generalkunuloj en Arado.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • D. levelei feleségéhez (Leteroj de D. al sia edzino), 1910.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon