János Demeter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Demeter
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1908 (1908-07-06)
en Chiraleș
Morto 6-an de julio 1988 (1988-07-06) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitatea Babeș-Bolyai
Familio
Frat(in)o Béla Demeter
Infano Ildikó Mócsy
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

DEMETER János estis rumania hungara juristo, politikisto. Li naskiĝis en Kerlés la 6-an de julio 1908 kaj mortis en Budapeŝto la 6-an de julio 1988. Li estis la pli aĝa frato de Béla Demeter, la patro de fizikistino Ildikó Mócsy.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Demeter akiris jurdoktordiplomon en Universitato de Kluĵo. Li estis fondintano de Erdélyi Fiatalok, de 1931 interna kunlaboranto de gazeto Ellenzék. Post kiam li aliĝis al laborista movado, ambaŭ gazeto interrompis la rilatojn kun li. Li fariĝis fondintredaktoro de radikala kamparangazeto Falvak Népe (1932-33). Li havis advokatoficejon en Kluĵo. Post 1944 li estis unu el gvidantoj de MNSZ, vicurbestro de Kluĵo. De 1945 li instruis en la jurfakultato de la Universitato Bolyai de Kluĵo, li estis vicrektoro, landkunvena deputito. En 1950 oni arestis lin kune kun Lajos Csőgör, Edgár Balogh, Lajos Jordáky, József Méliusz, Gyárfás Kurkó kaj en 1954 kondamnis lin laŭ falsaj akuzoj. Li liberiĝis en majo 1955. En 1956 oni rehonorigis lin.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nemzetiségi törvényhozás Romániában : 1918-1986. (Budapest, 1988. 226 p.)
  • Rendhagyó történet, Victorio mennybemenetele. Satirikaj teatraĵoj pri la rumana komunista reĝimo.

Fonto[redakti | redakti fonton]