János Dusza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Dusza
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1952 (1952-10-14) (71-jaraĝa)
en Gemer
Lingvoj slovakahungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto • scienca esploristo
vdr

János Dusza [jAnoŝ dusa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dusza János, en Slovakio Ján Dusza estas slovaka-hungara fizikisto, profesoro, membro (ekstera en 2007) de Hungara Scienca Akademio.

János Dusza [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1952 en Gemer (distrikto Revúca).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Dusza apartenas al la hungara minoritato en Slovakio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto. Post la diplomo en 1977 li eklaboris en Košice. Inter 1987-1990 helpe de stipendio li esploris en instituto en Stuttgart. Baldaŭe li ricevis esplorajn eblecojn ankaŭ en aliaj landoj. Li profesoriĝis en 1994 en Košice. Li atingis la sciencan gradon CSc en 1982, PhD en 1995. Li instruas en la slovaka teknikuniversitato, ankaŭ en universitato en Óbuda ekde 2010. Li okupiĝas precipe pri kvalitoj de specalaj ceramikoj. Li ricevis 3 slovakajn premiojn inter 2005-2009.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Relationship between microstructure, toughening mechanisms, and fracture toughness of reinforced silicon nitride ceramics (1995)
  • Zirconia/carbon nanofiber composite (2008)
  • Nanoindentation of WC-Co hardmetals (2013)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.